Parizo, Honkongo, Ankono: 18 verkoj de Luvro al Muzeo Homero

Il soldato che tende l'Arco

Atingis Palpsentan Muzeon Homeron rekte el Honkongo 18 verkoj apartenantaj al la vojaĝanta ekspozicio "Le mouvement sculpté - skulptita movo" de Muzeo Luvro de Parizo.

La verkoj, kopioj kaj reliefaĵoj el gipso kaj rezino, de famaj skulptaĵoj ampleksantaj de la II jc. a. K. al la XIX p. K., respegulas la estetikajn ŝanĝojn en la eŭropa civilizo tra la jarcentoj kaj dividiĝas en kvin kategoriojn, montrantajn kvin diversajn movojn de la korpo: penado, kuro, danco, ripozo kaj falo. Inter la plej famaj: la Milono el Krotono, la Militisto Streĉanta Pafarkon, la Merkuro Liganta la Sandalojn, la Ribelanta Sklavo.

La ekspozicio, inaŭgurita en Parizo en 2008, ekde 2009 vojaĝis tra la azia kontinento gastiĝante en diversaj Tajvanaj kaj Ĉiniaj muzeoj por fine atingi en Italio la urbon Ankono, danke al la solida kunlaboro liganta Muzeon Homero kaj Muzeon Luvro.

Jam pasintece la du muzeoj fakte kunlaboris por diversaj iniciatoj Kiel la ekspozicio D'après l'Antique (gastigita en 2005 en Komplekso Vanvitelli), la projekto pri la "Dancanta Satiruso" de Mazara del Vallo (gastigita en 2007 ĉe Luvro en Parizo okaze de la ekspozicio dediĉita al Prasitelo).

Eksterordinara fakto estas, ke tiuj verkoj restos, laŭ akordo, dum 5 jaroj ĉe la Muzeo, sed tiu periodo estas plilongigebla kaj oni esperas, ke ili restos por ĉiam en Muzeo Homero.

Dokumenton