Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

8-an de Marto 2011: Arte sur la kapo

Locandina L'Arte in testa

Mardon la 8-an de Marto, de 17 ĝis 18.30

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ankau ĉijare partoprenas en la “Festo de la Virino”,promociata de la Ministerio de Kulturaj riĉaĵoj kaj Aktivado, por celebri la binomon Virino kaj Arto, organizante iniciaton, kiu engaĝigas la profesiajn frizistojn de frizejo “Teste d’autore Shampoo” de Ankono kaj la studentinojn de la Instituto de Supera Instruado “Podesti Calzecchi Onesti” de Ankono – fako Aganto pri Bonfarto, akompanataj de profesorinoj Stella Carletti kaj Adriana Bellezza:

Arto sur la kapo

Ekde la 17-a horo eblos pasigi ĉe Muzeo Homero posttagmezon dediĉitan al la frizarto Kun esplorado de la kapoj de damoj kaj diinoj, malkovrante la ĉefrolecon de la hararo en emfazigo de virineco tra la jarcentoj.

La partoprenantinoj devos poste konfidi siajn hararojn al la manoj de komencantaj frizistinoj, kiuj kreive penados igi la Feston de la Virino speciala kaj eleganta.
Posttagmezo de kultura kaj estetika ĝuado travivenda en societo kun akompano de la gustoj de varmaj tizanoj.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.

La sanktejo de Loreto por nevidantoj

Aldo Grassini esplora una scultura del Museo Antico Tesoro del Santurario

Sabaton la 12-an de Februaro 2011, Loreto

Pasintan sabaton, la 12-an de Februaro, okazis gvidata vizito al la Sanktejo de la Sankta Domo de Loreto organizita de la Ankona Sekcio de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj: pli ol 30 homoj el la tuta Markio povis deproksime konatiĝi kun la belaĵoj de la Maria urbeto.

Krom la baziliko, la vizito koncernis ankaŭ la antikvajn rundovojojn, nomitajn “Rocchette”, kaj la muzeon “Antikva Trezoro de la Sanktejo”, kie la gastoj povis palpesplori kelkajn altvalorajn skulptaĵojn, inter kiuj la ligna maketo de la Baziliko de la Sankta Domo kaj la mebloj utiligitaj por la tranoktado de papo Johano la XXIII. La viziton plifaciligis brajlaj tekstoj kaj la helpo de kompetentaj gvidistoj. Samokaze Andrea Sòcrati, aŭtoro de la alirebla ekspozicio “20 vidaĵoj de la Loreta baziliko” troviĝanta interne de la muzeo, ilustris siajn verkojn al nevidantoj kaj malfortevidantoj.

Pro ĝia sukceso la iniciaton oni proponos al aliaj provincaj sekcioj de Regiono Markio. La sperto estas parto de pli vasta projekto koncernanta aliajn muzeojn kaj kolektojn de nuntempa arto kun la celo proponi Markion kiel modelon de arta alirebleco.

Esplorazione tattile di sculture del Museo Antico tesoro del Santuario
Esplorazione tattile di sculture del Museo Antico tesoro del Santuario
Le rocchette o camminamenti di ronda della Basilica di Loreto
Visita alle rocchette o camminamenti di ronda della basilcia di Loreto
Visita alla mostra 20 vedute ella Basilica di Loreto di Andrea Socrati

Lecionoj de brajlo ĉe la Muzeo

Ragazzi che leggono e scrivono in Braille

Dimanĉon la 20-an de Februaro 2011,
de la 17 ĝis la 18.30.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero festas unu tagon pli frue la Nacian Tagon de Brajlo festatan ĉiujare la 21-an de Februaro kaj kiu estis starigita per la leĝo n-ro 126 de 2007 koincide kun la Monda Tago de la Defendo de la Lingva Identeco starigita de Unesko: Brajlo estas ja la kodo, kiu ebligas al nevidantoj aliri al la skriba kultura posedaĵo de la homaro.

Dimanĉon la 20-an de Februaro de la 17.00 al la 18.30 infanoj, panjoj, paĉjoj, geavoj, geonkloj aŭ kiu ajn deziros sidiĝi ĉe la tabloj de la Muzeo, povos lerni kiel legi per fingroj kaj skribi per tabuloj kaj punktiloj.
Rolos kiel geinstruistoj Daniela Bottegoni kaj Aldo Grassini, fondintoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero. Oni rakontos la historion pri Louis Braille kaj pri la naskiĝo de la speciala kodo, kiu ebligis al nevidantoj legadon kaj skribadon.
Iniciato celanta interesigi la publikon pri nevidantoj, laŭ la intenco de la stariga leĝo kaj laŭ la misio de Muzeo Homero.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.

Sabaton la 12-an de Februaro: Antaŭĝuo de Sankta Valenteno, tablo por paro ĉe la Muzeo!

Locandina San Valentino

Lokoj elĉerpitaj. Antaŭmendoj fermitaj.
Sabaton la 12-an de Februaro 2011.
de 17.00 ĝis 18.30.

La Ŝtata Palpsenta Museo Homero kadre de la iniciato “Tago de Sankta Valenteno” promociata de la Ministerio de Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado, kaj kunlabore kun Bieno Petrini, ĉefkuiristo Elis Marchetti, Majstro Bakisto Claudio Lorenzini, la Muzika Akademio de Ankono, organizas:

Antaŭĝuo de Sankta Valenteno: tablo por paro ĉe la Muzeo!

Rendevuo dediĉita al geamantaj paroj, kiuj povos “antaŭmendi tablon” por paro En la unika kadro de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero por travivi nekutiman sperton.

La posttagmezo estos dediĉita al bongustaj manĝoproponoj speciale ellaboritaj de la partoprenantaj ĉefkuiristoj. En la muzeaj salonoj, kun okuloj vinditaj, ĉiu paro povos gustumi la nevidatajn manĝaĵojn, elprovante siajn gusto-, flar-kaj palpsenton.

Ideala etoso por pasigi posttagmezon kiel amantoj de gusto kaj arto!

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.