La sanktejo de Loreto por nevidantoj

Aldo Grassini esplora una scultura del Museo Antico Tesoro del Santurario

Sabaton la 12-an de Februaro 2011, Loreto

Pasintan sabaton, la 12-an de Februaro, okazis gvidata vizito al la Sanktejo de la Sankta Domo de Loreto organizita de la Ankona Sekcio de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj: pli ol 30 homoj el la tuta Markio povis deproksime konatiĝi kun la belaĵoj de la Maria urbeto.

Krom la baziliko, la vizito koncernis ankaŭ la antikvajn rundovojojn, nomitajn "Rocchette", kaj la muzeon "Antikva Trezoro de la Sanktejo", kie la gastoj povis palpesplori kelkajn altvalorajn skulptaĵojn, inter kiuj la ligna maketo de la Baziliko de la Sankta Domo kaj la mebloj utiligitaj por la tranoktado de papo Johano la XXIII. La viziton plifaciligis brajlaj tekstoj kaj la helpo de kompetentaj gvidistoj. Samokaze Andrea Sòcrati, aŭtoro de la alirebla ekspozicio "20 vidaĵoj de la Loreta baziliko" troviĝanta interne de la muzeo, ilustris siajn verkojn al nevidantoj kaj malfortevidantoj.

Pro ĝia sukceso la iniciaton oni proponos al aliaj provincaj sekcioj de Regiono Markio. La sperto estas parto de pli vasta projekto koncernanta aliajn muzeojn kaj kolektojn de nuntempa arto kun la celo proponi Markion kiel modelon de arta alirebleco.

Esplorazione tattile di sculture del Museo Antico tesoro del Santuario
Esplorazione tattile di sculture del Museo Antico tesoro del Santuario
Le rocchette o camminamenti di ronda della Basilica di Loreto
Visita alle rocchette o camminamenti di ronda della basilcia di Loreto
Visita alla mostra 20 vedute ella Basilica di Loreto di Andrea Socrati