Sabaton la 12-an de Februaro: Antaŭĝuo de Sankta Valenteno, tablo por paro ĉe la Muzeo!

Locandina San Valentino

Lokoj elĉerpitaj. Antaŭmendoj fermitaj.
Sabaton la 12-an de Februaro 2011.
de 17.00 ĝis 18.30.

La Ŝtata Palpsenta Museo Homero kadre de la iniciato "Tago de Sankta Valenteno" promociata de la Ministerio de Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado, kaj kunlabore kun Bieno Petrini, ĉefkuiristo Elis Marchetti, Majstro Bakisto Claudio Lorenzini, la Muzika Akademio de Ankono, organizas:

Antaŭĝuo de Sankta Valenteno: tablo por paro ĉe la Muzeo!

Rendevuo dediĉita al geamantaj paroj, kiuj povos "antaŭmendi tablon" por paro En la unika kadro de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero por travivi nekutiman sperton.

La posttagmezo estos dediĉita al bongustaj manĝoproponoj speciale ellaboritaj de la partoprenantaj ĉefkuiristoj. En la muzeaj salonoj, kun okuloj vinditaj, ĉiu paro povos gustumi la nevidatajn manĝaĵojn, elprovante siajn gusto-, flar-kaj palpsenton.

Ideala etoso por pasigi posttagmezon kiel amantoj de gusto kaj arto!

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.