Lecionoj de brajlo ĉe la Muzeo

Ragazzi che leggono e scrivono in Braille

Dimanĉon la 20-an de Februaro 2011,
de la 17 ĝis la 18.30.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero festas unu tagon pli frue la Nacian Tagon de Brajlo festatan ĉiujare la 21-an de Februaro kaj kiu estis starigita per la leĝo n-ro 126 de 2007 koincide kun la Monda Tago de la Defendo de la Lingva Identeco starigita de Unesko: Brajlo estas ja la kodo, kiu ebligas al nevidantoj aliri al la skriba kultura posedaĵo de la homaro.

Dimanĉon la 20-an de Februaro de la 17.00 al la 18.30 infanoj, panjoj, paĉjoj, geavoj, geonkloj aŭ kiu ajn deziros sidiĝi ĉe la tabloj de la Muzeo, povos lerni kiel legi per fingroj kaj skribi per tabuloj kaj punktiloj.
Rolos kiel geinstruistoj Daniela Bottegoni kaj Aldo Grassini, fondintoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero. Oni rakontos la historion pri Louis Braille kaj pri la naskiĝo de la speciala kodo, kiu ebligis al nevidantoj legadon kaj skribadon.
Iniciato celanta interesigi la publikon pri nevidantoj, laŭ la intenco de la stariga leĝo kaj laŭ la misio de Muzeo Homero.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.