Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Arto ene de arto: ekspozicio de arkitekturaj maketoj

Aldo Grassini esplora il modellino in bronzo di Porta Pia di Ancona

La monumentoj granda kaj malgranda.
De Junio ĝis Septembro 2008.
Ankono, Muzeo Homero.

Mardon la 24an de Junio 2008 en vigla kaj homplena gazetara konferenco oni prezentis la rezulton de la unua fazo de la projekto Arto ene de Arto.

La projekto

“Arto ene de Arto” estas projekto promocianta edukan kaj socian integriĝon de malfortevidantoj pere de efika kaj signifoplena edukado pri arto kaj per atingeblo kaj ĝuado de artaj trezoroj, kaj speciale de arkitekturaĵoj.

Naskiĝinte en 2005 per interkonsenta dokumento subskribita de la Regiona Lerneja Oficejo de Markio, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, la Itala Blindul-Unuiĝo kaj la Politeknika Universitato de Markio, la projekto priemfazas arton kiel faktoron de integriĝo por vidhandikapitoj, surbaze de la interkonektoj de lernejo kaj teritorio.

La ekspozicio de maketoj: de Junio ĝis Septembro

Nome, docentoj kaj studentoj de la Ŝtataj Artaj Institutoj de Markio aliĝintaj al la projekto konstruis laŭskalajn maketojn de kvar gravaj monumentoj troviĝantaj sur la regiona teritorio, kaj kiujn oni poste lokigos interne de la respektivaj monumentoj.
La realigitaj maketoj estas: pri Ankono, Porta Pia (la Pia Pordego), el bronzo, fare de Instituto Mannucci; pri Ascoli Piceno la Baptisterio, el marmorpasto, fare de Instituto Licini; pri Pesaro, Rocca Costanza, el aluminio, fare de Instituto Mengaroni; pri Fermo, partoj de la antaŭa kaj flanka pordegoj de la katedralo, el rezino kaj argilo, fare de Instituto Preziotti.
La maketoj estos dum la tuta somero ekspoziciitaj ĉe Muzeo Homero, en la fako pri arkitekturo.
La partopreno de la Artaj Institutoj ebligis alproksimiĝon de la studentoj al la temaro de vidhandikapo kaj de edukado al perpalpa ĝuado de artverkoj, tra ekkono de la artaj trezoroj de sia teritorio.

La voĉoj: Aldo Grassini, Roberto Farroni, Andrea Socrati, Anna Maria Nardiello

“La rezultoj estis elstaraj, ne nur de la vidpunktoj scienca kaj palp-pedagogia”, substrekis Aldo Grassini, “sed ankaŭ arta. Temas pri rimarkinde altnivela arta produkto. La originala monumento akiras tre belan artan objekton, kiu ebligos admiri la kompleksecon kaj la tutaĵon de la monumento al ĉiuj vizitantoj, ne nur al blinduloj aŭ malfortevidantoj. Malofte ja vizitantoj de preĝejo aŭ de antikva palaco sukcesas percepti la arkitekturan tutaĵon.” Roberto Farroni, prezidanto de la Muzeo, kaj Andrea Socrati, respondeculo pri Projektoj Specialaj de la Edukaj Servoj, memorigis, ke la Politeknika Universitato de Markio, pere de D.A.R.D.U.S. (fako de historio, arkitekturo, kaj urboplanado) kaj speciale de prof. Francesco Leoni, kiuj ĉeestis la gazetaran konferencon, produktis la dokumentaron necesan por la realigo de la maketoj kaj prizorgos ilian lokigon interne de la monumentoj por ebligi efikan kaj signifoplenan ĝuadon.
Tiusence, Anna Maria Nardiello, de la Provinca Lerneja Oficejo konfirmis la grandajn interesiĝon kaj disponeblecon por daŭrigo en la sekvaj fazoj, kiuj certe vidos plifortigon kaj plivastigon de la iniciatoj, ĝis nun tiom pozitive realigitaj.

La dua fazo

La dua fazo de la projekto, kiu komenciĝos en Septembro, lokigos la maketojn interne de la koncernaj monumentoj:
ĝuste travivaĵo pri Arto ene de Arto, celanta la disvastigon de palpsenta spertado ne nur por nevidantoj, sed por ĉiuj civitanoj, kiuj povos ĝui nekutiman “duobligon” de artverko de sia loĝregiono interne de la monumento mem, kaj estos stimulitaj al plursensa sperto kaj pro la vidpercepo de la tutaĵo de la monumento, kaj pro la ebleco esplorĝui ĝin palpsente.
Al la nevidantoj prezentiĝos la okazo percepti la verkon ne en izolita medio, sed en la natura kunteksto de la monumento ene de sia teritorio kaj dum la ĝuado fare de la vizitantoj.

La kompetentoj

La projekto ekspluatas la plej altajn sciojn en la fakoj de formigo kaj edukado, de sciencaj kompetentoj pri arkitekturo, pri sci-alproprigo de nevidantoj kaj pri palpsenta edukado pere de artaj spertoj.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kun plurjara sperto pri palpsenta edukado, kaj la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, kiu disponigis la necesan konsiladon por la fazoj de la projekto, la Politeknika Universitato de Markio, pere de D.A.R.D.U.S. (fako pri historio, arkitekturo kaj urboplanado) kaj la Regiona Lerneja Oficejo, financinta la aliĝintajn Artajn Institutojn de Regiono Markio por la realigo de la maketoj.

La estonteco de la projekto

La projekto antaŭvidas fine la realigon de videodisko, kiu dokumentos la diversajn fazojn kaj kiu konsistigos fundamentan bazon ĉu por ĝia repropono, ĉu kiel kontribuo al la kulturo de palpsenta edukado, kaj kiu estos samtempe raporto pri noviga maniero konatiĝi kun la historio kaj la arta trezoro de Markio.
La projekto estas unikaĵo en la nacia panoramo kaj konsistigas gvidprojekton testitan sur la regiona teritorio.
La Minesterio pri Edukado, Universitato kaj Scienca Esplorado pristudos la eblecon plivastigi la sperton al la tuta Italio, kaj koncerne la konstruadon de laŭskalaj maketoj, kaj koncerne la formigo de docentoj per aranĝo de interretaj formprogramoj, cele al utiligo de integritaperreta lerno-medio.

Aldo Grassini esploa il modellino in alluminio della Rocca Costanza di Pesaro

Muzeo Homero ekspozicias en Prago

L'ambasciatore Pigliapoco al Museo con Roberto Farroni

Du estos la ekspozicioj dum la venonta aŭtuno en la Ĉeĥa Respubliko, danke al la interesiĝo de ambasadoro Fabio Pigliapoco.
Grava agnosko por unika institucio.

Prezento

La itala ambasadoro en Prago, Fabio Pigliapoco, la urbestro Fabio Sturani kaj la prezidanto de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, prezentis hieraŭ, la 18an de Junio, en la Ankona urbestrara sidejo, la projekton de duobla ekspozicio de vasta parto de la kolekto de Muzeo Homero en Prago kaj en Cerna Hora (Moravio), venontaŭtune, kunlabore kun SONS, la Ĉeĥa Nacia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, responda al la Itala Blindul-Unuiĝo.

La sidejo de la ĉefa ekspozicio okazonta en la ĉefurbo de la Ĉeĥa Respubliko ekde la 20a de Novembro, pro persona interesiĝo de la ambasadoro, estos la prestiĝa sidejo de la Itala Kultur-Instituto en Prago, en la belegaj ejoj de la eksa “Chiesetta palatina”, interne de la deksepjarcenta eksa “Ospedale degli Italiani”.

Pigliapoco, Sturani, Farroni

“Muzeo Homero estas elstaraĵo de nia urbo, – komentariis ambasadoro Pigliapoco, aŭtentika ankonano – kiun mi fieras prezenti en Prago. Ĝi estos la evento de la jaro, ĉe kies inaŭguro certe partoprenos la Ministro pri Kulturo kaj multaj aŭtoritatuloj de ĉeĥaj kaj italaj institucioj. Oni aparte reliefigos – li daŭrigis – la eventon, kiu valorigas la tutan Markian regionon, diskonigante ĝin ankaŭ en lernejoj kaj akademioj, tiel ke ĝi estu ĝuata ne nur de nevidantoj, memkompreneble, sed de ĉiuj.”

Tre kontenta pri la aranĝo sin deklaris urbestro Sturani, jam delonge en kontakto kun la ambasadoro por la realigo de tiom altnivela projekto,
kaj prezidanto Farroni, kiu memorigis la multajn inciatojn, kiujn la Palpsenta Muzeo realigis en diversaj eŭropaj landoj en la lastaj monatoj.

La duobla ekspozicia projekto en la Ĉeĥa Respubliko, – li substrekis, – kronas la laboron faritan por diskonigi unikan institucion, kiu povas kontribui al la kresko en ĉiuj landoj de sentemo pri senbarila kulturo kaj pri ekstervida aliro al arto, fundamenta elemento por la viddifektitoj, sed samtempe sperto unika por ĉiuj.

La ekspozicia aranĝo fare de arkitekto Massimo Di Matteo

La aranĝo laŭ projekto de arkitekto Massimo Di Matteo – mem partopreninta en la gazetara konferenco ĉi-matene – antaŭvidas la elekton de rimarkinda nombro da verkoj, proksimume 20, de la Muzeo, inter kiuj la Pozidono por la sekcio de helena arto, la muldaĵoj de la du “PietÔ de Michelangelo “Sankta Petro” kaj “Rondanini”, por la Renesanca, la arkitektura maketo de Partenono, kaj originala skulptaĵo de Vittorio Morelli: “Della Santa Natura Il Santo” (la sanktulo de l’ sankta naturo) por la sekcio de nuntempa arto.
En aparta spaco estos aranĝitaj ekskluzive verkoj marmoraj kaj terakotaj de la nevidanta skulptisto Felice Tagliaferri, kies verkadon jam delonge la Muzeo subtenas.

Antaŭ la ĉi-supra okazos pli malgranda ekspozicio en la ĉarma montara urbeto Cerna Hora, en Moravio, en la ejoj de la komunuma biblioteko. En la urbeto troviĝas la tradicia bierfarejo “Cerna Hora”, la plej malnova en la tuta Ĉeĥa Respubliko, kies estro, inĝeniero Fusek, prezidanto de la tut-eŭropa cirkvito de tradiciaj bierfarejoj, kunlaboris por la realigo de la aranĝo.

iGuzzini: Ekkoni la formon. La Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo

Gravan aldonan valoron konsistigas la partopreno de la firmo “iGuzzini” (monda gvidfirmo sur la kampo de ilumintekniko) per la projekto “Ekkoni la formon. La Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo” por kiu Muzeo Homero liveras sciencan konsiladon, kaj kiun Muzeo Homero sukcesis porti en la ejojn de Luvro, en 2007, okaze de la ekspozicio “Praxiteles”.

Temas pri perfekta kopio de la rava skulptaĵo atribuebla al Praksitelo, retrovita en la Sicilia Kanalo en 1997, kaj kiun la firmo Iguzzini priesploris, kunlabore kun la Laboratorio pri Fiziko de la Centra Instituto de Restaŭro en Romo, utiligante la plej modernajn lumteknikojn.

Ĉirkaŭ la ekspozicio

La ekspozicion en Praga akompanos enogastronomia vespero organizita de la Akademio de Gado, “por konatigi – precizigis la prezidanto Bruno Bravetti – unu el la ĉefaj pladoj de nia tradicio.”

Fine de la renkontiĝo ambasadoro Pigliapoco garantiis sian engaĝiĝon por la realigo, post Prago, de tut-eŭropa rondvojaĝo de la “eksterordinara kaj emociiga” artkolekto de Muzeo Homero, kiun li mem vizitis en la pasintaj tagoj kun fermitaj okuloj, ricevante â “œmensoskuajn┝ emociojn.

Muzeo Homero kunlaboras kun la Brita Muzeo en Londono por la ekspozicio

Hadrian Empire and Conflict

Pludaŭras la internacia kunlaborado de Muzeo Homero, kiu estis kontaktita de la Brita Muzeo en Londono pri la ekspozicio “Hadrian Empire and Conflict” (24a de Julio – 26a de Oktobro).

Unu el la verkoj el la kolekto de la Muzeo, la arkitektura maketo de Panteono, pliriĉigos tiun specialan ekspozicion pri la vivo, amo kaj heredaĵo de la granda kaj enigma romia imperiestro: Hadriano (117–138 p.K.). La ekspozicio rakontos la malkonsekvencan karakteron de tiu granda imperiestro kaj la fazojn de lia regado, unuafoje ekspoziciante arkeologiajn eltrovaĵojn de lastatempaj fosesploroj, kaj sume 28 verkojn el muzeoj de la tuta mondo. Inter ili troviĝos ankaŭ la arkitektura maketo de Panteono, el Muzeo Homero de Ankono.

De la 18a ĝis la 20a de Junio nia kunlaboranto Massimiliano Trubbiani estos do laŭmisie en Londono, por akompani la verkon dum la finaranĝa fazo de la ekspozicio, cele al la inaŭguro okazonta merkredon la 23an de Julio 2008.

Post Luvro en Parizo, la Arkeologia Muzeo en Split kaj la lastatempa festivalo “Art for the Blind” en la Ĉeĥa Respubliko, estas do la vico de Londono kaj de ties plej reprezenta muzeo: plia internacia agnosko, plifirmiganta la pozicion de Muzeo Homero je tut-Eŭropa nivelo.