Muzeo Homero kunlaboras kun la Brita Muzeo en Londono por la ekspozicio

Hadrian Empire and Conflict

Pludaŭras la internacia kunlaborado de Muzeo Homero, kiu estis kontaktita de la Brita Muzeo en Londono pri la ekspozicio “Hadrian Empire and Conflict” (24a de Julio – 26a de Oktobro).

Unu el la verkoj el la kolekto de la Muzeo, la arkitektura maketo de Panteono, pliriĉigos tiun specialan ekspozicion pri la vivo, amo kaj heredaĵo de la granda kaj enigma romia imperiestro: Hadriano (117–138 p.K.). La ekspozicio rakontos la malkonsekvencan karakteron de tiu granda imperiestro kaj la fazojn de lia regado, unuafoje ekspoziciante arkeologiajn eltrovaĵojn de lastatempaj fosesploroj, kaj sume 28 verkojn el muzeoj de la tuta mondo. Inter ili troviĝos ankaŭ la arkitektura maketo de Panteono, el Muzeo Homero de Ankono.

De la 18a ĝis la 20a de Junio nia kunlaboranto Massimiliano Trubbiani estos do laŭmisie en Londono, por akompani la verkon dum la finaranĝa fazo de la ekspozicio, cele al la inaŭguro okazonta merkredon la 23an de Julio 2008.

Post Luvro en Parizo, la Arkeologia Muzeo en Split kaj la lastatempa festivalo "Art for the Blind" en la Ĉeĥa Respubliko, estas do la vico de Londono kaj de ties plej reprezenta muzeo: plia internacia agnosko, plifirmiganta la pozicion de Muzeo Homero je tut-Eŭropa nivelo.