Arto ene de arto: ekspozicio de arkitekturaj maketoj

Aldo Grassini esplora il modellino in bronzo di Porta Pia di Ancona

La monumentoj granda kaj malgranda.
De Junio ĝis Septembro 2008.
Ankono, Muzeo Homero.

Mardon la 24an de Junio 2008 en vigla kaj homplena gazetara konferenco oni prezentis la rezulton de la unua fazo de la projekto Arto ene de Arto.

La projekto

"Arto ene de Arto" estas projekto promocianta edukan kaj socian integriĝon de malfortevidantoj pere de efika kaj signifoplena edukado pri arto kaj per atingeblo kaj ĝuado de artaj trezoroj, kaj speciale de arkitekturaĵoj.

Naskiĝinte en 2005 per interkonsenta dokumento subskribita de la Regiona Lerneja Oficejo de Markio, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, la Itala Blindul-Unuiĝo kaj la Politeknika Universitato de Markio, la projekto priemfazas arton kiel faktoron de integriĝo por vidhandikapitoj, surbaze de la interkonektoj de lernejo kaj teritorio.

La ekspozicio de maketoj: de Junio ĝis Septembro

Nome, docentoj kaj studentoj de la Ŝtataj Artaj Institutoj de Markio aliĝintaj al la projekto konstruis laŭskalajn maketojn de kvar gravaj monumentoj troviĝantaj sur la regiona teritorio, kaj kiujn oni poste lokigos interne de la respektivaj monumentoj.
La realigitaj maketoj estas: pri Ankono, Porta Pia (la Pia Pordego), el bronzo, fare de Instituto Mannucci; pri Ascoli Piceno la Baptisterio, el marmorpasto, fare de Instituto Licini; pri Pesaro, Rocca Costanza, el aluminio, fare de Instituto Mengaroni; pri Fermo, partoj de la antaŭa kaj flanka pordegoj de la katedralo, el rezino kaj argilo, fare de Instituto Preziotti.
La maketoj estos dum la tuta somero ekspoziciitaj ĉe Muzeo Homero, en la fako pri arkitekturo.
La partopreno de la Artaj Institutoj ebligis alproksimiĝon de la studentoj al la temaro de vidhandikapo kaj de edukado al perpalpa ĝuado de artverkoj, tra ekkono de la artaj trezoroj de sia teritorio.

La voĉoj: Aldo Grassini, Roberto Farroni, Andrea Socrati, Anna Maria Nardiello

"La rezultoj estis elstaraj, ne nur de la vidpunktoj scienca kaj palp-pedagogia", substrekis Aldo Grassini, "sed ankaŭ arta. Temas pri rimarkinde altnivela arta produkto. La originala monumento akiras tre belan artan objekton, kiu ebligos admiri la kompleksecon kaj la tutaĵon de la monumento al ĉiuj vizitantoj, ne nur al blinduloj aŭ malfortevidantoj. Malofte ja vizitantoj de preĝejo aŭ de antikva palaco sukcesas percepti la arkitekturan tutaĵon." Roberto Farroni, prezidanto de la Muzeo, kaj Andrea Socrati, respondeculo pri Projektoj Specialaj de la Edukaj Servoj, memorigis, ke la Politeknika Universitato de Markio, pere de D.A.R.D.U.S. (fako de historio, arkitekturo, kaj urboplanado) kaj speciale de prof. Francesco Leoni, kiuj ĉeestis la gazetaran konferencon, produktis la dokumentaron necesan por la realigo de la maketoj kaj prizorgos ilian lokigon interne de la monumentoj por ebligi efikan kaj signifoplenan ĝuadon.
Tiusence, Anna Maria Nardiello, de la Provinca Lerneja Oficejo konfirmis la grandajn interesiĝon kaj disponeblecon por daŭrigo en la sekvaj fazoj, kiuj certe vidos plifortigon kaj plivastigon de la iniciatoj, ĝis nun tiom pozitive realigitaj.

La dua fazo

La dua fazo de la projekto, kiu komenciĝos en Septembro, lokigos la maketojn interne de la koncernaj monumentoj:
ĝuste travivaĵo pri Arto ene de Arto, celanta la disvastigon de palpsenta spertado ne nur por nevidantoj, sed por ĉiuj civitanoj, kiuj povos ĝui nekutiman "duobligon" de artverko de sia loĝregiono interne de la monumento mem, kaj estos stimulitaj al plursensa sperto kaj pro la vidpercepo de la tutaĵo de la monumento, kaj pro la ebleco esplorĝui ĝin palpsente.
Al la nevidantoj prezentiĝos la okazo percepti la verkon ne en izolita medio, sed en la natura kunteksto de la monumento ene de sia teritorio kaj dum la ĝuado fare de la vizitantoj.

La kompetentoj

La projekto ekspluatas la plej altajn sciojn en la fakoj de formigo kaj edukado, de sciencaj kompetentoj pri arkitekturo, pri sci-alproprigo de nevidantoj kaj pri palpsenta edukado pere de artaj spertoj.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kun plurjara sperto pri palpsenta edukado, kaj la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, kiu disponigis la necesan konsiladon por la fazoj de la projekto, la Politeknika Universitato de Markio, pere de D.A.R.D.U.S. (fako pri historio, arkitekturo kaj urboplanado) kaj la Regiona Lerneja Oficejo, financinta la aliĝintajn Artajn Institutojn de Regiono Markio por la realigo de la maketoj.

La estonteco de la projekto

La projekto antaŭvidas fine la realigon de videodisko, kiu dokumentos la diversajn fazojn kaj kiu konsistigos fundamentan bazon ĉu por ĝia repropono, ĉu kiel kontribuo al la kulturo de palpsenta edukado, kaj kiu estos samtempe raporto pri noviga maniero konatiĝi kun la historio kaj la arta trezoro de Markio.
La projekto estas unikaĵo en la nacia panoramo kaj konsistigas gvidprojekton testitan sur la regiona teritorio.
La Minesterio pri Edukado, Universitato kaj Scienca Esplorado pristudos la eblecon plivastigi la sperton al la tuta Italio, kaj koncerne la konstruadon de laŭskalaj maketoj, kaj koncerne la formigo de docentoj per aranĝo de interretaj formprogramoj, cele al utiligo de integritaperreta lerno-medio.

Aldo Grassini esploa il modellino in alluminio della Rocca Costanza di Pesaro