Eldonaĵoj

Aldo Grassini prezentanta sian libron

La redakcio de la Muzeo produktas du senpagajn publikaĵojn konsulteblajn en nia retejo: la sonrevuon Aisthesis, conoscere l’arte con tutti i sensi (Aisthesis, koni arton per ĉiuj sensoj) kaj informativa Articolo 27.

En nia reta vendejo estas male aĉeteblaj la eldonaĵoj troveblaj en la librejo de la Muzeo Homero, kiuj ampleksas presitajn katalogojn de la ekspozicioj organizitaj de la Muzeo, lastatempajn eseojn pri la rilato inter arto kaj palpsento, la broŝurojn de Muzeo Homero por profundigi la temojn de alirebleco de la muzeaj riĉaĵoj kaj de arta edukado de vidhandikapuloj kaj pliajn interesaĵojn.

Membroj de la subaj institucioj aŭ asocioj rajtas je rabatita enirbileto dum la tuta jaro kaj je 20-elcenta rabato por ĉiuj eldonaĵoj de Muzeo Homero en ties librejo:

  • Touring club italiano
  • Icom
  • Artsupp
  • University Card Comune di Ancona, Univpm