Informilo Articolo 27

art.27 logo

Articolo 27 estas informilo iniciatita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
Kaj de la Ĝenerala Direkcio edukado, esploro kaj kulturaj institutoj, Centro por Edukaj Servoj
(SED) de MIBACT, kunlabore kun la surdula organizo Ente Nazionale Sordi kaj kun ANFFAS Onlus (nacia asocio de familioj kun membroj kun intelektaj kaj/aŭ interrilataj handikapoj) Por diskonigi italajn muzeojn kaj kulturlokojn kiuj faciligas por handikapuloj aliron al kulturaj enhavoj kaj al inkluzivaj kaj signifoplenaj spertoj.

La informilo, kiu laŭnome rilatas al la 27-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj speciale al ĉies rajto “libere partopreni en la kultura vivo de la komunmumo, ĝui artojn […]”, eldoniĝas en la instituciaj retejoj de la iniciatintoj kaj estas retpoŝte sendata ŭnufoje en jaro al handikapulaj asocioj, al socialaj servoj kaj al koncernaj regionaj estraroj, al regionaj lernejaj oficejoj, al asocioj de turismaj ĉiĉeronoj kaj al ĉiuj, kiuj iel ajn pri tio povas interesiĝi.

La unua Informativa Articolo 27 aperis la 1-an de Novembro 2017.

Okaze de ĉiu aranĝo de “Biennale Arteinsieme – cultura e culture senza barriere” la informilo estas sendata por informi, krom pri la iniciatoj de la institucioj partoprenantaj en la evento, pri muzeoj kaj kulturlokoj kiuj daŭre disponigas alireblecojn al la proponataj kolektoj kaj edukaj iniciatoj.