Verko: Viro imitanta ĉevalojn

Originala skulptaĵo

Viro imitanta ĉevalojn

Originala

Aŭtoro
Felice Tagliaferri
Dato
2007
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
180 cm-ojn alta, 80 cm-ojn larĝa, 80 cm-ojn profunda
Materialo
terakoto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La palpsenta aspekto de prilaborado kaj observado estas fundamenta elemento de mia arto, tiagrade ke palpsenta esplorado de ĉiu mia verko malkaŝas detalojn ne percepteblajn per la nura vidpovo”, Felice Tagliaferri.

Uomo che imita i cavalli (Viro imitanta ĉevalojn) estas verko, kiun la nevidanta skulptisto Felice Tagliaferri
modlis per argilo en 2008.
La statuo, alta ĉirkaŭ 180 centimetrojn, staras sur tre maldika ronda bazo kaj prezentas realdimensian viron kiu, kun manoj malantaŭ la dorso, endormiĝis starante. Li surhavas ĉapelon kun ronda ĉirkaŭrando kaj longan kaj malvastan palton fermitan per zono nodita ĉirkaŭtalie kaj rondaj butonoj.
La palto kovras lin tute: malsupre ĝi larĝiĝas kovrante eĉ la piedojn, supre levita kolumo kovras la kolon kaj parton de la mentono.
El la vestaĵoj elstaras nur larĝa vizaĝo kun fermitaj okuloj, grandaj elstaraj lipoj kaj haroj, plataj argilbendoj, sub la ĉapelrando.
La viro dormas, kvankam starante, kaj tiu pozicio sugestis al la aŭtoro la titolon de la verko, ĉar oni scias, ke ankaŭ ĉevaloj dormas starante.

Sur la surfaco de la verko troviĝas fingrospuroj de la skulptisto, kiu intence lasis ilin percepteblaj; ilin akompanas malgrandaj kvadratoj de krade kruciĝantaj linioj prezentantaj la strukturon de la teksaĵo.
Metante manon sur la ĉapelon oni povas percepti ankaŭ la kavaĵon, kiun la skulptisto faris por ebligi kuiradon de la argilo.

Ĉe palpado la materialo sentiĝas pli-malpli malglata, laŭ la nivelo de ellaboriteco donita de la skulptisto al la surfaco, kies koloro estas oranĝa, kun partoj pli helaj, grizecaj.
Laŭ Felice Tagliaferri skulptado estas arto kapabla kunigi vidantojn kaj nevidantojn danke al la grava manlabora kaj palpsenta elemento ĝin karakterizanta jam ekde la prilaborado de materialoj.

Konvinkiĝinte ke skulptarto devas esti alirebla por ĉiuj, Tagliaferri malfermis lernejon de plastikaj artoj, ”La Chiesa dell’Arte” (La Preĝejo de Arto), kie li instruas kiun ajn, vidanton aŭ nevidanton, dezirantan alproksimiĝi al tiu arto.