Verko: Virino en la tubo

Originala skulptaĵo

Virino en la tubo

Originala

Aŭtoro
Giuliano Vangi
Dato
1967 - 1968
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
64 cm-ojn alta, 100 cm-ojn larĝa, 45 cm-ojn profunda
Materialo
gispo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Vangi estas do ne konfuzebla. Lia skulptarto, liaj skulptaĵoj havas identigilon, atestaĵon de la vizaĝo, de la karaktero kaj de la elano – el marmoro aŭ ligno – kiu estas en tiuj korpoj”, Giorgio Soavi, “Vangi, Ses skulptaĵoj en Milano”.

“Donna nel tubo” (La Virino en la tubo) ĉe Muzeo Homero, el glazurita gipso, estas la modelo de la samnoma bronza verko konservata ĉe Muzeo Vangi en Japanujo. Realigita inter 1967 kaj 1968, la skulptaĵo longas proksimume unu metron.

La korpaj formoj estas nuligitaj de la cilindra formo de la tubo enkapsuliganta la virinon. Restas ekstere nur la vizaĝo kaj la piedoj. La vizaĝon, kadritan de la bordo de la tubo, kun malmultaj eliĝantaj haroj, karakterizas grandaj tre malfermitaj okuloj tipaj de la skulptisto, forte geometria nazo, dikaj lipoj, iom malfermita buŝo en kiu duonvideblas la dentoj. Ĉe la alia ekstremaĵo de la tubo rekoneblas la plandoj de du grandaj piedoj. La rigardo, sub densaj okulharoj, estas senmova, kvazaŭ rigardante transen, al konstruiĝanta estonto. La cilindro fleksiĝas ekde la talio, la virino penas leviĝi per la forto de la abdomenaj muskoloj. Tiu fleksiĝo kurbiganta la tubon estas realigita per skrupula imito de la realo, kaj enfermas en si fortan simbolan signifon: en la socio de la Sesdekaj jaroj ekĝermas fakte la luktoj de virinoj serĉantaj liberon kaj sendependecon.

La nuntempa socio estas la privilegia temo de Giuliano Vangi: la homo de nia tempo konsiderata en sia rilato kun la ekzistada kondiĉo, kun la spaco videbla, kun la spaco interna kaj kun la spaco ssika. La skulptarton de Vangi trapenetras realismo, tial ĝi transdonas ekstreme senpere al la publiko senton de angoro kaj subpremiteco.