Verko: Torso el Belvedere

Skulptaĵkopio

Torso el Belvedere (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
159 cm alta, 79 cm larĝa, 83 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Apolonio el Ateno
Dato
1-a jarcento antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto Romia arto
Dimensioj
159 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Vatikano, Museo Pio ClementinoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mirinda kverko faligita kaj senigita je branĉoj kaj foliaro”, Johann Joachim Winckelmann.

Muzeo Homero posedas realdimensia kopio de la marmora torso retrovita en la vatikana korto de Belvedere.

Statuo de la unua jarcento a.K. figuranta gigantan viran torson nudan, sen kapo, brakoj kaj subgenuaj kruroj, tordiĝanta maldekstren, eble por leviĝi de la roko sur kiu sidas. Ĝin karakterizas masiva muskolaro kaj granda atento al precizeco en la anatomia prezentado.

Pro ĝia nekompleteco ne eblas identigi la figuraton, sed pro la potenco de la korpa strukturo kaj de la muskolaro oni povas supozi, ke ĝi prezentas la mitan heroon Filokteton, Herkulon, eble sidantan post plenumo de unu el siaj mitaj entreprenoj, aŭ Ajakson Telamonidon.

Misteraj estas ankaŭ ĝia origino kaj la maniero kiel ĝi venis en la korton de  Belvedere.

La grandan skulptaĵon subskribis iu  Apolonio filo de Nestoro, eble la aŭtoro, se la verko estas originalo, aŭ kopiisto apartenanta al la nov-atika skolo kaj eble inspiriĝinta al bronzaĵo de la II jarcento a.K.

Nov-atikismo celis revalorigon de la klasikaj radikoj kaj de la artistoj kiuj igis granda la helenan arton. La skulptistoj de tiu skolo estis aparte aktivaj en Romo, kie patricioj ornamis siajn ĝardenojn kaj vilaojn per iliaj verkoj; preskaŭ direblas, ke romianoj ekkonis la helenan skulptarton pere de kopioj kreitaj de nov-atikaj artistoj, kiuj poste heredigis sian arton al romiaj skulptistoj.

Multaj artistoj inter Renesanco kaj Novklasikismo admiris kaj studis tiun skulptarton, kaj inter ili precipe Michelangelo, kiu mem difinis sin “disĉiplo de la torso de Belvedere” kaj kiu verŝajne inspiriĝis al ĝi por pentri ekzemple la nudojn sur la volboj de la Siksta Kapelo.