Verko: Ŝimŝono rajdanta sur leono, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Skulptaĵkopio

Ŝimŝono rajdanta sur leono, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Kopii

Dimensioj
38 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Wiligelmo
Dato
1002 - 1032
Periodo
Romaniko
Dimensioj
38 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Nonantola, el la abateja pordegoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“el fortaĵo eliris dolĉaĵo, kaj el voranto eliris manĝaĵo”, Juĝistoj ĈIV, 14.

Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.

Inter ili, sur la maldekstra pordofosto, lokiĝas la bildplato alta ĉirkaŭ 31 cm, kiu prezentas Ŝimŝonon rajdantan leonon. La jena bildplato diferencas de la ceteraj de la serio per la formato iom pli kvadrata kaj per la manko de la Rondarkaĵoj kadrantaj la scenon.
La tutan larĝon de la plato okupas leono, kiu ŝajne abrupte turnas la muzelon malfermegante la faŭkon. Rajde sur la besto ni trovas la longharan figuron de Ŝimŝono okupanta la tutan alton de la plato.
Li forte kaptas la mandiblon de la leono luktante kontraŭ ĝi. La sceno rilatas al biblia epizodo en kiu Ŝimŝono mortigis leonon kaj trovis en ĝia ventro abelaron kaj mielon.

Nur ŝajne ĉi tiu bildplato distanciĝas de la temo pri la historio de la abatejo pritraktita de la ceteraj. Fakte, temas eble pri metaforo pri la donaco de la teritorio de Nonantola fare de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Sankta Anselmo: la regantoj rabintaj la posedaĵojn de la eklezio, la longobardoj,
liveris nutraĵon por la monaĥoj (la donacon de Astolfo); el la sino mem de la reganta dinastio fontis la dolĉaĵo de la fondinto de la abatejo. Pro tio supre kaj malsupre de la plato legiĝas la biblia citaĵo “El fortaĵo eliris dolĉaĵo, kaj el voranto eliris manĝaĵo”.

Pliprofundigo

Ĉe origino de la abatejo estis en 752 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado.

Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj. La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas historiojn pri la infanaĝo de Jesuo kaj pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano.