Verko: Signoj

Originala skulptaĵo

Signoj

Originala

Aŭtoro
Loreno Sguanci
Dato
1994
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
62 cm-ojn alta, 34 cm-ojn larĝa, 8 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La mano gravuras signojn ĉar verŝajne homo estas signo”, Aldo Grassini pri Loreno Sguanci.

Segni (Signoj) estas abstrakta skulptaĵo el patinita bronzo, brunkolora, realigita de Loreno Sguanci en 1994. La verko, staranta sur ligna bazo, aspektas kvazaŭ steleo: vertikala plato (alta 62 cm) kun duoncirkla supro, ambaŭflanke ornamita per geometriaj figuroj.

Fronte la ornamo konsistas el linioj, rondoj, kvadratoj, romboj, trianguloj. Diversdimensiaj kah diversmaniere kunmetitaj, preskaŭ ĉiam por rompi aluditajn simetriojn. Meze de la frontflanko, ĉe intersekciĝo de du emfazaj perpendiklaj linioj, elstaras unucentimetra piramido, orientiĝa indikilo por nia mano. La piramido estas la centro de granda cirklo (4 cm) apogiĝanta sur alia samgranda cirklo, ambaŭ centraj en la reto de malgrandaj trianguloj, kvadratoj, romboj animantaj la preskaŭ tutan surfacon. Ĉi-lastaj, kun dimensioj de proksimume 1-2 cm, estas foje reliefaj, foje gravuritaj, iufoje eĉ kavigitaj en la bronzo. La supra maldekstra parto de la verko estas preskaŭ senornama, dum la dekstra restas intence kruda kaj malglata.

Sur la malantaŭo la artisto gravuris kradon de horizontalaj kaj vertikalaj rektoj kaj du diagonalojn intersekciĝantajn centre de la verko. Motivo el malgrandaj romboj kaj trianguloj analoga al tiu sur la fronto ornamas la spacon flanke de iuj rektoj. La diversaj geometriaj elementoj povas memorigi pri arkaikaj alfabetoj produktitaj. En Egiptujo kaj Mezopotamio, aŭ la surfacon de planedo, neverŝajnan lunan pejzaĝon, aŭ sekretan kodon. La verko estas tre interesa laŭ palpsenta vidpunkto: la mano povas percepti movon lreitan de prilaborado de la bronza surfaco en ritma alternado de plenoj kaj malplenoj, de partoj glataj kaj malglataj.

La formo, memoriganta pri steleo, elvokas ŝajne monolitojn kaj obeliskojn starigitajn en antikvaj tempoj. Al tiu efekto kontribuas ankaŭ la densa teksaĵp de signoj kaj gravuroj. La signoj estas spuroj, kiujn lasis la mano de la skulptisto, signoj de lia dialogo kun materio. Ili memorigas pri la spuroj kiujn la tuta homaro, dum sia pasado generacion post generacio, lasas sur la tero, spurojn de memoro individua kaj kolektiva. Tiusence la verkoj de Sguanci estas samtempe modernaj kaj antikvaj; ili parolas pri la homo hodiaŭa kiel pri la hieraŭa.