Verko: Sentitola (numero 2)

Originala skulptaĵo

Kunmetaĵo numero 2

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1974-1985
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
42 cm-ojn alta, 30 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Pasas jaroj kaj la pentristo malkovras la plezuron de matematika ludo en la praktiko nur ŝajne ekskluzive manipula de labirintoj”, Marilena Pasquali, katalogo “Roberto Papini, Opere 1952 2011”.

Roberto Papini (Ankono, 1921 – 2019), realigas tiun lignan tabulon inter 1974 kaj 1985. Titolita de la Muzeo Sentitola n-ro 2, ĝi estas nun parto de la vojaĝanta sekcio de Muzeo Homero.
La tabulo, alta 41 cm kaj larĝa 32 cm konsistas el nur unu materialo, ligno, kavigita ĉ. du cm por krei kurbajn, ondajn padojn,en kiujn manoj povas eniĝi. La verko estas spegula: la supra parto spegulas la malsupran, la divida linio estas ĝuste en la mezo.

Citante ankoraŭ Marilenan Pasquali, temas pri “fraktalaj strukturoj, duoblaj, spegulaj, komplementaj formoj kies prezenton, duonvoje inter optika iluzio kaj reliefo, riĉigas koloroj vivaj, neniam nuancaj, kaj do ĝustaj por ĉi tiuj verkoj alskribeblaj al tiu areo de lingvaĵo Optical kaj Programita Arto, kiu certe interesas la ankonan artiston.”