Verko: Sekreta ĉambro

Originala skulptaĵo

Sekreta ĉambro

Originala

Aŭtoro
Paolo Annibali
Dato
2008
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
32 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa, 20 cm-ojn profunda
Materialo
terakoto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Knedas akvon kaj teron, la infano kaj la skulptisto, absorbitaj en la feliĉo
Aperigi formon. Poste la skulptisto proksimigas fajron, kiu firmigas anstataŭ diserigi, sekigas anstataŭ rosti.”, Erri de Luca.

Stanza segreta (Sekreta ĉambro) estas terakota skulptaĵo realigita en 2008 de Paolo annibali, ero de serio el kvar ĉiuj samformataj verkoj ekspoziciitaj ĉe Muzeo Homero.
La skulptisto utiligis terakotan blokon (altan kaj larĝan ĉ. 30 cm kaj profundan 18 cm) kaj kavigis ĝin ĉe la fronto por realigi teatran scenejon.

La terakoto troviĝas interne de ujo el griza ligno fronte malfermita.
La sceno lokiĝas interne de ĉambro de kiu montriĝas tri muroj kaj la planko. La fundan muron plene okupas tri malfermaĵoj: alta pordo meze kaj du grandaj fenestroj flanke. Trans ili perceptiĝas arbara densejo, kiun prezentas ok proksimaj arbotrunkoj.
Ĉe la maldekstra muro de la ĉambro apogiĝas staranta viro. Ni povas lin percepti en lia tridimensieco. La busto estas iom klinita antaŭen, la dekstra piedo apogiĝas al la muro, kaj la brakoj estas krucitaj surbruste en gesto de fermiĝo, sindefendo kaj timo. Vizaĝo kaj rigardo turniĝas al la minaco de la arbaro, kies nudaj branĉoj ŝajnas enveni la ĉambron tra la fenestroj.

La temo de naturaj elementoj rigardataj kiel minaco rilate al homo estas konstanta en tiuj skulptaĵoj de Annibali, kune kun la temo de sojlo, de pordoj kaj fenestroj kiujn ne eblas fermi, lasante la homon sendefenda antaŭ fortoj kiujn li ne povas regi.
La emajla tegaĵo de la tuta verko havas ruĝajn kaj brunajn nuancojn. Palpe la terakoto sentiĝas varmeta kaj malglata, aparte en senemajlaj anguloj kaj ĉe la trunkoj, laŭ kiuj la skulptisto ĉizis maldikajn vertikalajn liniojn memorigantajn la ŝelon.

Al argilo Annibali montras apartan afinecon; ĝi estas materialo kun tre antikva tradicio, de ĉiam ligita al laboro de la homo, krom al tiu de la skulptisto.
“Terakoto, li asertas, pli ol la helenan skulptarton, memorigas la fragilecon de la etruska, kie la vundeblecon de ekzistado regis obskura sento pri destino”.