Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Verko: Samotraca Venkantino

Skulptaĵkopio

Samotraca Venkantino (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
245 cm alta, 250 cm larĝa, 230 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Pythòkritos
Dato
200 - 180 a.K.
Periodo
Helena arto
Dimensioj
245 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Parizo, Muzeo LuvroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Senkapa, senbraka, senigita de sia mano nur lastatempe reakirita, konsumita de ĉiuj ventblovegoj de Sporadoj, la samotraca venkantino fariĝis malpli virino kaj pli marvento kaj aero”, Marguerite Youncenar el “La tempo, granda skulptisto”, Marguerite Youncenar da “Il tempo grande scultore”.

La Samotraca Venkantino estas skulptaĵo prezentanta la flugilhavan venkdiinon ekflugantan aŭ flugatingantan la pruon de ŝipo. La kolekto de Muzeo Homero enhavas du versiojn de la verko: la unua estas muldaĵa kopio samdimensia kiel la originalo (alta 280 centimetrojn), la dua estas reduktaĵo laŭ skalo 1/3, tre helpa en palpesplorado.

La originala verko estis skulptita el rodisa marmoro de la Rodis-skola skulptisto Pitokriton en 190 antaŭ Kristopor memorigi la venkojn de la rodisa ŝiparo kontraŭ Antioĥo la III, reĝo de Sirio. Origine ĝi situis sur la pruo de granda marmorŝipo lokita sur altaĵo fronte al la sanktejo de Kabiroj sur la helena insulo Samotraco.

La virinan korpon kovras malpeza kitono, la tipa helena tuniko, kaj karakterizas du grandaj flugiloj, dum kapo kaj brakoj perdiĝis; malgraŭ sia nekompleteco, ĝi estas grandfascina verko. La figuro, rekte staranta, apogiĝas sur la dekstra kruro, dum la maldekstra malantaŭas, kvazaŭ por serĉi stabilecon aŭ doni la necesan elanon por ekflugo. La busto estas antaŭenigita dum la flugiloj, male, malfermiĝas postdorse. Pro la perdo de la brakoj ni povas nur supozi kiun agon estis plenumanta la diino: verŝajne la dekstra brako estis levita kaj ŝi tenis kronon aŭ trumpeton en kiun ŝi blovis.

La ĉarmon de tiu Nike (Venkantino) donas precipe ŝia vestaĵo, kies drapirado evidentigas la nevideblan ĉeeston de la vento alblovanta la diinon kaj subtenanta ties flugon. La kitono, pro la vento, algluiĝas al trunko kaj kruroj de la venkantino, ebligante travidon de la mamoj, de la ventraj kurboj, de la umbilika kaveto. Iuj vestopartoj flirtas male malantaŭ ŝultroj kaj kruroj de la diino,
kontribuante subesti la ĉeeston de aerfluo. Ĉiuj ĉi elementoj, klare percepteblaj per palpa esplorado, kontribuas doni al la verko senton de movo kaj malpezeco, tipaj trajtoj de malfrua helenismo.