Verko: Rocca Costanza

Arkitektura maketo

rocca costanza legno (arkitektura maketo)

Modello architettonico

Tekniko
ĉizado
Materialo
7 cm-ojn alta, 32 cm-ojn longa, 32 cm-ojn larĝa; maketo en skalo 1:500
Ejo
Deponejo
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Luciano Laurana
Dato
1474
Periodo
Renesanco
Materialo
ligno
Situo
Pesaro

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Ĉiu granda arkitekto estas – nepre – granda poeto. Li devas esti originala interpretanto de sia tempo, de sia epoko, de sia momento”, Frank Lloyd Wright.

Kiel skribis arkitekto Frank Lloyd Wright, ĉiu konstruaĵo estas ido de sia tempo.
Tiel Rocca Costanza, impona fortikaĵo de la urbo Pesaro, prezentas ĉiujn karakterizajn elementojn de milita arkitekturo de la dekkvina jarcento, planita laŭ la bezonoj de ebenaĵa urbo: potencajn strukturojn, altajn muregojn, ĉirkaŭan fosaĵon, sed ankaŭ regulecon, geometrion kaj elegantecon.

La ligna volumena maketo konservata ĉe Muzeo Homero estis realigita de la Ŝtata Arta Instituto “Mengaroni” de Pesaro kadre de la projekto “Arto ene de arto”.

Sur kvadrata ligna bazo kun 32-centimetraj lateroj prezentiĝas la strukturo en siaj esencaj konsistaĵoj kaj en sia kunteksto: kvarangula konstruaĵo ĉirkaŭita de profunda fosaĵo, kun, ĉe la anguloj, kvar potencaj cilindraj turoj kunigitaj de muroj ĉirkaŭantaj kaj protektantaj internan korton. La maketo, sen ajna detalo, ebligas komprenon de formo kaj volumenoj de la konstruaĵo en sia tuto.

Ŝtala arkitektura maketo, pli granda, akceptas samcele vizitantojn ĉe la enirejo de Rocca Costanza.

La fortikaĵo de Pesaro proksimas, laŭtipe, al Rocca Roveresca en Senigallia kaj al Rocca di Ravaldino en Forlì. Ĝi ŝuldas sian nomon al Costanzo Sforza, militisto kaj urba senjoro ekde 1473. La familio Sforza utiligis ĝin ankaŭ kiel privatan rezidejon.

La projekto, komencita en 1474 de inĝeniero Giorgio Marchesi el Settignano, estis daŭrigita de la fama dalmata arkitekto Luciano Laurana, kaj poste De Cherubino di Giovanni el Milano kiu finis la konstruaĵon en 1483.

En la tempo la konstruaĵo estis plurfoje restaŭrita kaj rimarkinde modifita kaj pasis de familio Sforza al familio Della Rovere kaj al la papo kaj de milita fortikaĵo fariĝis loĝejo de la papaj trupoj kaj fine, de 1864 ĝis 1989, karcero.