Verko: Rocca Costanza

Arkitektura maketo

Rocca Costanza, in terracotta (maketo)

Modello architettonico

Dimensioj
10 cm-ojn alta, 47 cm-ojn longa, 36 cm-ojn larĝa; maketo en skala 1:500
Tekniko
manmodlado, emajlado
Materialo
terakoto
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Luciano Laurana
Dato
1474
Periodo
Renesanco
Situo
Pesaro

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Komencis poste la inventemo de la homoj, timigitaj de la krueleco de atakoj, plispertiĝi pri defendorimedoj, protektante la lokojn per terbariloj, fosaĵoj, remparoj, bastionoj”, Francesco Guicciardini, Storia d’Italia.

Tiel skribas Francesco Guicciardini pri la disvolviĝo de milita arkitekturo. Kaj ĝuste pro militaj bezonoj estis konstruita Rocca Costanza, la impona fortikaĵo de la urbo Pesaro, ŝuldanta sian nomon al Costanzo Sforza, militisto kaj urba Senjoro ekde 1473.

La maketo de la fortikaĵo konservata ĉe Muzeo Homero estas ceramikaĵo realigita de la Ŝtata Arta Instituto “Mengaroni” de Pesaro kadre de la projekto “Arto ene de arto”.

Longa 47 cm, ĝi prezentas la fortikaĵon en ĝiaj esencaj formoj, sen kunteksto: kvar pptencaj cilindraj turoj leviĝas, kunigite de muroj, ĉe la anguloj de kvarlatero, ĉirkaŭante kaj protektante internan korton. Laŭ la muroj estas percepteblaj multnombraj embrazuroj kaj fenestroj. Antaŭ la enirpordego troviĝas ponto.

En Pesaro la vizitantojn akceptas ŝtala maketo de la fortikaĵo por komprenigi la ĝeneralan strukturon de la konstruaĵo. Rocca Costanza prezentas do ĉiujn karakterizajn elementojn de milita arkitekturo de la dekkvina jarcento planita laŭ la bezonoj de ebenaĵa urbo, laŭtipe proksima al Rocca Roveresca en Senigallia kaj al Rocca di Ravaldino en Forlì. Ĝi estis ankaŭ privata rezidejo de familio Sforza. La strukturo ne mankas je eleganteco, evidenta en la geometria reguleco de la konstruaĵo.

La projekto, komencita en 1474 de inĝeniero Giorgio Marchesi el Settignano, estis daŭrigita de la fama dalmata arkitekto Luciano Laurana, kies ĉeeston en Pesaro atestas pluraj dokumentoj dateblaj inter 1476 kaj 1479 pri aĉeto de konstrumaterialoj por la fortikaĵo. Tuj post la morto de Laurana, en 1479, la laborojn daŭrigis Cherubino di Giovanni el Milano kiu finis la konstruaĵon en 1483.

En la tempo la konstruaĵo estis plurfoje restaŭrita kaj rimarkinde modifita kaj pasis de familio Sforza al familio Della Rovere kaj al la papo kaj de milita fortikaĵo fariĝis loĝejo de la papaj trupoj kaj fine, de 1864 ĝis 1989, karcero. Ĉe la enirejo de Rocca Costanza troviĝas ŝtala arkitektura maketo.