Verko: Rajda statueto de Karolo la Granda

Skulptaĵkopio

Rajda statueto de Karolo la Granda

Kopii

Dimensioj
27 cm-ojn alta, 11 cm-ojn larĝa, 20 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo, patinigo
Materialo
rezino
Ejo
Deponejo

Originala

Dato
9-a - 10-a jarcento post Kristo
Periodo
Gotiko
Dimensioj
27 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Parizo, Muzeo LuvroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Li havis korpon larĝan kaj fortikan, staturon altan sed ne malproporcian, rondan verton, grandajn kaj vivecajn okulojn, nazon iom pli longan ol normale, belan blankan hararon, plaĉan kaj bonhumoran vizaĝon donanta al li tre aŭtoritatan kaj dignan aspekton ĉu kiam li staris, ĉu kiam li sidis”, Eginardo, “Vivo de Karolo la Granda”.

En la mezepoka spaco de Muzeo Homero troviĝas statueto, alta proksimume 20 centimetrojn, kiu prezentas la rajdantan Karolon la Grandan. Temas pri rezina realdimensia kopio el muldaĵo de bronza originalo konservata ĉe Luvro kaj datita ĉ. La naŭa aŭ deka jarcento.

La rajda statueto celebras imperiestron Karolon la Grandan (742-814) reĝon de Frankoj, iĝinta imperiestro de vasta teritorio ampleksanta grandan parton de la nuna kontinenta Eŭropo, unuigita sub la signo de kristaneco.

Rajde sur sia ĉevalo, Karolo la Granda surhavas vestojn kaj simbolojn imperiestrajn: mantelo, fiksita per buko sur la dekstra ŝultro, kovras la buston; surkape sidas la krono ornamita per gemoj kaj supre per kvar palmetoj; piedvestoj estas altaj ĝis la suroj. La dekstra brako estas ortangule fleksita kaj tenis verŝajne glavon nun perditan, dum la maldekstra tenas globon signifanta la terglobon, simbolon de regado.
Karolo la Granda rigardas rekte antaŭen; la vizaĝon kadras barbo kun longaj lipharoj. La ĉevalo estas marŝanta, kun la antaŭa maldekstra piedo levita. Ĉirkaŭ la muzelo, iom turnita maldekstren, percepteblas la brido, same kiel aliaj rimenoj sur la korpo. La ĉevalo estas reuzita verko, kiel ofte okazis dum Mezepoko, kiam oni reutiligis “klasikajn” artaĵojn: ĝi datiĝas verŝajne je la tria jarcento p.K.

La rezina kopio kaj la bronza originalo estas brunaj, preskaŭ nigraj, kvankam sur la originala statueto konservata ĉe Luvro estis orkolora patino nun perdita.

La statuo inspiriĝas al la rajdaj monumentoj romiaj por substreki la volon de Karolo la Granda reunuigi sub sia gvido kaj kristanismo la antikvan romian imperion de Okcidento jam disfalintan.
Ĉiujare, la 28-an de Januaro, datreveno de la morto de la imperiestro, en la katedralo de Metz, en Francujo, oni elmontris al fideluloj la statueton kiel kvazaŭan relikvon.