Verko: Pseŭdo Seneca kapo

Skulptaĵkopio

Pseŭdo Seneca kapo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
33 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Dato
fino I a.K.
Periodo
Helena arto
Dimensioj
33 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Napolo, Nacia Arkeologia MuzeoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Arkivo: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“In virtute posita est vera felicitas. (La vera feliĉo estas en virto), Lucio Anneo Seneca.

La Pseŭdo-Seneko estas romia bronza vizaĝo de la fino de la unua jarcento a.K. Konservata ĉe la Nacia Arkeologia Muzeo en Napolo.
En la sekcio “Bela kaj alirebla” de Muzeo Homero troviĝas gipsa muldaĵkopio, alta ĉirkaŭ 33 cm.

La vizaĝo montras la altan aĝon de la persono. La vizaĝo estas malgrasa kaj falta. La frunton kovras hararo kun longaj kaj senordaj hartufoj. Percepteblas la grandaj okuloj emfazitaj de profundaj kavoj, ĉe kies supro rekoneblas la skizitaj brovoj. Profundaj esprimfaltoj sulkas la vangojn kondukante al neflegita barbo. Kovranta neregule la vizaĝon ĝis la oreloj. La buŝo estas malfermita, maldika, kaj esprimas koncentriĝon. Efektive temas pri helenisma portreto de nekonata heleno.

Okaze de ĝia eltrovo oni elfosis proksimume dekduon da kopioj de la pseŭdo-Seneko. Tri kromaj ekzempleroj estis trovitaj en Romo kelkajn jarojn pli frue kaj eniris en la kolekton Farnese. Tiun portreton atribuis al Seneko unuafoje Fulvio Orsini en sia libro “Illustrium imagines” (bildoj de famuloj) en 1598.
La portreto, apartenanta al la kolekto de kardinalo Farnese, estis komparita de Orsini al simila portreto, kun la surskribo Seneko, de la kolekto de kardinalo Maffei; Orsini do taksis ĝin portreto de la romia filozofo. Malgraŭ la protestoj de Winckelmann, tiu atribuo estis senkontraste akceptita dum pli ol du jarcentoj, ĝis en 1813 oni trovis en Romo portreton kiu, pro antikva surskribo, estas konsiderata la aŭtentika portreto de Seneko.

Ĉar ĝis nun oni ne sukcesis eltrovi kiun la antaŭa skulptaĵo portretas, oni interkonsentis nomi ĝin pseŭdo-Seneko. Oni konas ĝis nun 46 kopiojn de tiu portreto, ĉiujn trovitajn en Latio kaj Kampanio. Inter multaj atribuoj estas tiuj al Heziodo, Kalimaĥo, Apolonio Rodisano kaj Ezopo.