Verko: Pritemaj vibradoj

Originala skulptaĵo

Pritemaj vibradoj

Originala

Aŭtoro
Angelo Rosetti
Dato
1978
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
100 cm-ojn alta, 70 cm-ojn larĝa
Materialo
majoliko
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Angelo Rosetti, giganto de skulptarto kaj ceramiko de nia regiono kaj ne nur. Vizito de lia ateliero situanta meze de kamparo, en la teritorio de Fabriano, estas iel mergiĝo en ŝveban, kvazaŭ ekstertempan dimension”, katalogo de la ekspozicio “Discendenza scultorea”.

La verko “Vibrazioni sul tema” (Vibradoj pri l’ temo) konsistas en paralelograma panelo 1 m-on alta kaj 70 cm-ojn larĝa vertikale orientita kaj ligne kadrita.
Ĝi enhavas samformajn stangetojn el fajenco nigra kaj brila. La stangetoj, longaj proks. 12 cm-ojn kaj larĝajn 4, formas horizontalajn vicojn kaj kunmetiĝas en trianguloj jen elstarajn, jen enfositajn. Ne ĉiam ili kuniĝas perfekte, tiel kaŭzante malregulaĵojn kaj elstaraĵojn. Tie kaj tie pli maldikaj stangetoj el la sama materialo disdividas la vicojn.

La kunmetaĵo estas bonorda, tamen iel movoriĉa pro la malsama dikeco de konsistigaj kaj dividaj stangetoj kaj pro la anguloj kaj elstaraĵoj formitaj inter ili de la stangetoj mem. Ian ritmecon donas ĉefe la lumo reflektiĝanta sur la brilaj fajencaj stangetoj kaj estiganta tiun vibradan efekton elvokitan de la titolo.
Ĉe palpado surfacoj sentiĝas glataj, preskaŭ glitaj; la bordoj de la apartaj stangetoj kaj de la vicoj de ili formitaj estas klare percepteblaj.

Angelo Rosetti, artisto el Apiro, preferas uzadon de naturaj materialoj ligitaj al tradicio, kiel ligno, terakoto, briko, kiuj ĉiam akompanis la homan historion.
La arta agado de Rosetti strikte ligiĝas al ĉiutageco, al manlabora produktado pere de kiu li disvolvas sian kreivon. “Vibrazioni sul tema” estas konkreta ekzemplo de tiu kuniĝo de materialo simpla kaj malriĉa kun la arta kaj poezia esplorado de la skulptisto.