Verko: Pietà en San Pietro

Skulptaĵkopio

Pietà en San Pietro (muldaĵo el vitrorezino)

Kopii

Dimensioj
174 cm-ojn alta, 195 cm-ojn larĝa, 69 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
rezino, marmorpulvoro
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
1497 - 1499
Periodo
Renesanco
Dimensioj
174 cm-ojn alta, 195 cm-ojn larĝa, 69 cm-ojn profunda
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Baziliko San PietroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

La “Pietà de Sankta Petro” estas eble la plej fama verko de Mikelanĝelo, mendita por sia tombo de la franca kardinalo Jean Bilhères de Lagraulas. Mikelanĝelo prilaboris ĝin inter 1498 kaj 1499, kiam li estis nur iom pli ol dudekjara.  Temas pri grupo el blanka marmoro el Kararo realigita laŭ natura grando (174 centimetrojn laŭalte kaj 195 laŭlarĝe).
Ĉe Muzeo Homero troviĝas muldaĵkopio el rezino kaj marmorpulvoro realigita de la ateliero Cineart en Romo.
Ĝuste pro la aldono de marmorpulvoro kaj pro la aparta prilaboro tiu kopio sentiĝas palpe pli simila al la originalo kaj pli plaĉa.
La aranĝo de la verko memorigas pri piramido: Mario, sidanta sur larĝa roko aludanta eble al Kalvario, tenas sur siaj genuoj la senvivan korpon de sia filo, la Kristo.
La Virgulino surhavas vualon kovrantan ŝian kapon, kaj vastan veston kun dikaj faldoj atingantaj la teron.
Per la dekstra mano ŝi subtenas la ŝultrojn de la filo, tenante lin el sub akselo, dum la maldekstra manplato estas turnita al la ĉielo, en gesto montranta akcepton de la dia volo.
La vizaĝo de Mario, tre juna, estas turnita al Jesuo kaj ne aspektas tordita de doloro, sed digna, eĉ en sufero. Kristo kuŝas sur la patrinaj kruroj: la dekstra brako pendas malsupren, la kapo renversita malantaŭen kun la senordaj haroj falantaj sur la ŝultrojn; la okuloj estas fermitaj.

La korpo estas glata kaj nuda,kun nura tuko nodita ĉetalie; sur la dorso de piedoj kaj manoj percepteblas la stigmatoj, sed, krom tiuj, mankas aliaj signoj de sufero, tiel ke Kristo ŝajnas pli dormanta ol mortinta. Per tiu verko Mikelanĝelo ŝanĝas laŭ klasika beleco la nordeŭropan ikonografion de “Pietà”: mankas Virgulino kun tordita kaj sulkita vizaĝo kaj Kristo kun osteca kaj rigida korpo kovrita de sangantaj vundoj. La figurado ne plu insistas sur esplicita montrado de la doloro, sed prezentas, pli subtile, la partoprenon de Mario en la pasiono kaj ŝian akcepton de la morto de la filo kiel parto de la dia volo.
La skulptaĵo impresas ankaŭ pro la teknika lerteco de la tre juna artisto: la anatomio de la korpo de Kristo estas priatentita eĉ en la plej etaj detaloj kaj la marmoro estas malsame traktita laŭ la prezentita surfaco, kruda kaj malbrila ĉe la roko, glata ĉe la haŭto de la personoj.
La artisto tre zorge prilaboris ankaŭ la drapiraĵon de la vesto de Mario, sur kiu, ĉe la brusto, estas ĉizite MICHELANGELUS BONAROTUS FLORENT FACEBAT. Tiu verko estas la ununura kiun Mikelanĝelo subskribis, eble ĝuste por dementi la asertojn, laŭ kiuj ne eblis al tiel juna artisto realigi verkon tiel perfektan.