Verko: Panteono

Arkitektura maketo

Panteono (maketo)

Modello architettonico

Dimensioj
65 cm-ojn alta, 137 cm-ojn longa, 95 cm-ojn larĝa; maketo en skalo 1:75
Tekniko
kunmeto
Materialo
ligno, rezino
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
27 antaŭ Kristo
Periodo
Romia arto
Dimensioj
45,3 metroj alta, 54,5 metroj longa, 43,30 metroj en diametro
Situo
Romo, Piazza della Rotonda

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La plej bela restaĵo de la romia antikveco estas sendube Pantheon. Ĉi tiu templo tiel malmulte suferis, ke ĝi montriĝas al ni tia, kian verŝajne vidis ĝin siatempe la romianoj”
Stendhal, Promenadoj tra Romo

La maketo de la roma Pantheon, alta ĉirkaŭ 65 cm, prezentas la konstruaĵon kun ĝiaj konsistigaj kaj dekoraciaj detaloj kaj ĝia koloro, utiligante diversajn materialojn kiel lignon kaj rezinojn.
La fronta parto de la konstruaĵo, la antaŭportiko, prezentiĝas en sia tuto kun ok blankaj kolonoj en la unua vico, kvar en la dua kaj kvar en la tria, lasante meze liberan spacon por aliri la ĉefan portalon. La kolonoj subtenas arkitravon, sur kiu legiĝas, tradukite: “Marco Vipsanio Agrippa, filo de Lucio, konstruis en la jaro de sia tria konsuleco”, t.e. en 27 a.K.
Supre de la skribaĵo troviĝas la triangula frontono kun dudekliva tegmento, sur kiu estis iam lokitaj bronzaj ornamaĵoj nun perditaj.
Trans la kolonoj troviĝas la centra enira portalo, trans kiu la maketo estas vertikale sekcita: ĝi prezentas la tutan bazon, sed nur flankan duonon de la konstruaĵo, tiel ke fariĝas esplorebla la interno.
Tra antaŭkonstruaĵo en formo de paralelograma paralelepipedo oni atingas la grandan centran cilindran ejon. La planko estas komplete esplorebla kaj ĝia geometrio palpe perceptebla: ŝaktabule aranĝitaj kvadratoj el diverskoloraj marmoroj kun interne aliaj ornamaĵoj kiel rondoj aŭ kvadratoj.

La sekco de la maketo ebligas ankaŭ esploradon ĉu de la eksteraj muroj kun surfaco memoriganta brikaĵon, ĉu de la internaj kun dunivela dekoracio.
En la malsupra nivelo percepteblas, ĝuste kontraŭ la enira pordo, duono de la absido kiun flanksas sinsekve kapeletoj kun statuoj kaj niĉoj duonrondaj aŭ trapezformaj kun antaŭaj kolonoj. En la supra nivelo alternas paralelogramaj kavaĵoj kaj kvadratoj.
Estas esplorebla ankaŭ la interno de la granda duonsfera kupolo, kie estas klare.
Montritaj la kvin ordoj de kasonoj perspektive mallarĝiĝantaj ĝis la centra ronda malfermaĵo ĉe la supro de la kupolo.

Kiel la nomo mem indikas, Pantheon estis templo dediĉita al ĉiuj romiaj diaĵoj, kaj estis laŭdire konstruita en la loko de kiu Romulo, la fondinto de Romo, trafite de fulmo dum religia ceremonio, suprenleviĝis al la ĉielo.
Detruite de brulego, Pantheon estis rekonstruita en sia nuna formo inter 118 kaj 124 laŭ la volo de imperiestro Adriano. En 608 la Bizanca imperiestro Fokas donacis la templon al papo Bonifaco IV, kiu ĝin konsekris al kristana kulto, dediĉante ĝin al Santa Maria ad Martyres.
La granda kupolo, memoriganta pri la ĉiela volbo, estis iam ortegita. Disfamiĝis la supra centra malfermaĵo de la kupolo kun 9-metra diametro, tra kiu enfluas lumo kaj pluvakvo.
Pantheon, simbola loko de la urbo Romo, gardas en sia interno la tombojn de la membroj de la itala reĝa familio kaj de iuj grandaj reprezentantoj de la nacia kulturo, kiel la renesanca pentristo Rafaelo.