Verko: Mosè

Skulptaĵkopio

Mosè (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
235 cm-ojn alta, 210 cm-ojn larĝa, 120 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
1513 - 1515 retuŝita en 1542
Periodo
Renesanco
Dimensioj
235 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Roma, San Pietro in VincoliSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tiu sola statuo sufiĉas por honorigi la sepultejon de Papo Julio”.

Tiel Michelangelo skribas pri la Moseo, kolosa marmora statuo destinita esti parto de la funebra monumento de Papo Julio II, fine starigita en San Pietro in Vincoli (la vera sepultejo troviĝas en la Baziliko Sankta Petro).

La komplekso, komisiita al la skulptisto en 1505, kiam li estis nur iom pli ol tridekjara, ne estis finverkita ĝis 1542 post jardekoj de laboro kaj repripensoj.  Tio kio devis prezenti mirindan pruvon pri la genio de Michelangelo, fariĝis la “tragedio de la sepultejo”, kiel li mem nomis ĝin.

La Moseo, de kiu Muzeo Homero posedas kopion el la realdimensia muldaĵo, estis inter la unuaj realigitaj statuoj el la kvardek antaŭviditaj, sed ankaŭ la sola utiligita en la fina monumento, kie ĝi situas meze de la suba parto, ĉirkaŭita de ses aliaj statuoj.

Moseo sidas kun la maldekstra kruro fleksita malantaŭen, kun la sola piedpinto surtere. La maldekstra mano kuŝas sursine kaj sub la dekstra brako li tenas la ŝajne deglitontajn Tabelojn de la Interligo, dum la mano bukligas la longan barbon. Pri tiu Vasari skribis, ke ĝi estas tiel perfekte skulptita, ke ĝi ŝajnas “verko pli de peniko ol de ĉizilo”.

La kapo, komence rigardanta antaŭen, estis majstre trurnita maldekstren por doni movon al la verko. La frunto estas sulkita, la buŝo apenaŭ perceptebla inter barbo kaj lipharoj, la rigardo malserena, kvazaŭ ĝi fiksiĝis al io malŝatata, vizaĝo “terura”. Sur la kapo, en la densa onda hararo, troviĝas du etaj konusformaj elstaraĵoj, kiuj povas simili al kornoj.

Laŭ hipotezo, la skulptaĵo prezentas Moseon, kiu, malsupreninte de Sinajo, trovas la hebreojn adorantajn la oran bovidon kaj, indigninte, punas ilin. La ŝajnaj kornetoj sur la kapo de Moseo eble prezentas efektive lumradiojn esprimantajn dian vizion.

Ĝuste tiun verkon koncernas la anekdoto laŭ kiu Michelangelo, fiera pro la perfekteco de ĝiaj formoj, frapis per martelo la genuon de la statuo ekkriante: “Kial vi ne parolas?”

La verko estis aĉetita kun kontribuo de Arcus Spa.

Vojiro trans videblo

Ekde 2018 ĉe la preĝejo San Pietro in Vincoli funkcias stablo kun la reduktita maketo de la sepultejo kaj de la statuo kaj kun realdimensia kopio de la vizaĝo. Klarigaj paneloj, ankaŭ brajlaj, kun QR-kodoj por aŭdaj enhavoj, kompletigas la aranĝon menditan de la speciala intendantejo  de Romo kaj realigitan kunlabore kun Muzeo Homero kaj Digilab de universitato La Sapienza, inĝeniera fakultato. La aranĝo aktiviĝis ekde la restaŭrado de la monumento, kiu saĝe redonis al ĝi ankaŭ la originalan prilumadon per simulado de la natura lumo, kiu antaŭe venis de maldekstre, el preĝeja fenestro nun masonfermita.