Verko: Militista statuo

Skulptaĵkopio

Militista statuo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
145 cm-ojn alta, 85 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Dato
500 - 480 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
145 cm-ojn alta, 85 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Munkeno, Glyptothek de MunkenoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Solaj, sen ajna dio, daŭrigis trojanoj kaj aĥajoj la batalon. Plurfoje inter la impetaj Simoento kaj Skamandro ili furiozis; plurfoje jen tien jen ĉi-tien per malcertaj plumoj flugis la Venko”, Omero, Iliado, Kanto sesa.

La jena skulptaĵo el alabastra gipso estas kopio el realdimensia muldaĵo de unu el la figuroj, kiuj ornamis la gablojn de la templo dediĉita al Atena Afaja sur la helena insulo Egino. La Munĥena Gliptoteko konservas tion, kio restas el la du fabloj kaj el la skulptaĵoj restaŭritaj de la novklasika skulptisto Bertel Thorvaldsen.

La batalanto figurita en ĉi tiu skulptaĵo devenas de la orienta gablo realigita ĉirkaŭ la jaro 480 a.K. en plene arkaikaj periodo kaj stilo. La figuro estas nekompleta ĉar la kopio montras la verkon kiam ankoraŭ mankis la poste faritaj rekonstruoj. La korpo estas tute nuda, escepte de la kapo kovrita de kasko. La pozicio estas antaŭenstreĉa: la maldekstra kruro antaŭeniĝas per longa paŝo kaj estas fleksita kvazaŭ por subteni la korpan pezon, dum la busto etendiĝas samdirekten. Brakoj mankas, sed el la rekonstruo farita de Thorvaldsen ŝajnas ke la maldekstra estis etendita antaŭen por haltigi la frapojn de la malamiko, kaj la dekstra malantaŭ la korpo kun longa glavo, preta frapi.

Multnombraj originalaj skulptaĵoj konservas kolorajn spurojn, kaj la modlado de ilia muskolaro pruvas rimarkindajn anatomiajn konojn kaj lertecon en la figurado de pozicioj kaj volumenoj. La surfacoj de nia batalanto estas, ĉe palpado, malglataj kaj neregulaj. Verŝajne tio ŝuldiĝas al ilia prilaborado por faciligi la aplikadon de farboj. La du gabloj enhavis meze la bildon de Atena Afaja kaj flanke grupojn de batalantoj, kiuj verŝajne memorigis la entreprenojn ĉe Trojo de la du lokaj herooj, Ajakso kaj Aĥilo, nepoj de Eako, unua reĝo de la insulo.