Verko: La Melosa Venero

Skulptaĵkopio

La Melosa Venero (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
204 cm alta, 84 cm larĝa, 70 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso, rezina
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
130 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
202 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Parizo, Muzeo LuvroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“De vi, diino, fuĝas la ventoj kaj la nuboj de l’ ĉielo
kaj ĉe via alveno la laborema tero
sternas sub vi tenerajn florojn,
al vi ridetas la marvastaĵoj
kaj, resereniĝinte, difuzlume brilas la ĉielo.”
De Rerum Natura, Lucrezio

La fama “Afrodite di Milo” (Melosa Venuso), skulptita ĉ. la jaro 130 a.K., estis retrovita sur la insulo Meloso en 1820. Ĝi estas eble kopio el Parosa marmoro farita en la dua jc. a.Kr. laŭ originala malaperinta verko de Lizipo. De ĝi troviĝas ĉe Muzeo Homero du realdimensiaj muldaĵoj, la unua, gipsa, aĉetita de la Muzeo; la dua, rezina, ricevita laŭ prunta fruktuzo de Luvro, kiu konservas la originalon.

La diino, alta iom pli ol du metrojn, prezentiĝas starante, kun nuda busto kaj kovrite de pelvo ĝis piedoj de peza faldoriĉa vesto. La sinteno estas sinua, tiel ke la tuta figuro aspektas iel S-forme. La pezon subtenas la dekstra kruro, dum la maldekstra, metita iom antaŭen, estas fleksita kaj turnita laŭ sia akso al la dekstra flanko, en pudora sinteno. La dekstra ŝultro situas pli antaŭe kaj pli malalte ol la maldekstra: desegniĝas tiel oblikva linio de la ŝultroj, kiun la vesto reprenas ekde la pelvo.
La kapo, kiun karakterizas bela, ovala, regula vizaĝo kaj la tipaj helenaj trajtoj kun la longa rekta nazo, estas turnita maldekstren. Ĝi havas senemocian esprimon indan je dia estaĵo kaj memorigas pri la senesprimeco de la vizaĝoj de la klasika periodo. La hararo, tenata de rubando, estas fajne modlita priskribe kaj naturece, kiel la hartufo kiu, elglitinte el la rubando, pendas sur la kolo.

Ĉe palpado la verko sentiĝas glata kaj kompakta, kaj eblas percepti la ĉe-koksan plidensiĝon de la drapiro, per kiu la skulptisto kaŝis la kontaktlinion inter du marmoraj blokoj.

La unua prezento de la diino Afrodita “nuda” estas eble skulptaĵo de Praksitelo: temas pri la Knida Afrodita, skulptita el marmoro proks. en 360 a.Kr. kaj lokita origine en la templo dediĉita al la diino en Knido, antikva malgrandazia urbo. Tiu statuo fariĝis poste modelo por la multaj figuroj de la diino skulptitaj en la helenisma periodo.
El ili unu el la plej famaj estas certe la Melosa Venuso, prezento de la diino de volupto kaj amo, simbolo de la antikva virina beleco.