Verko: La luktantoj

Skulptaĵkopio

La luktantoj (cast in plaster)

Kopii

Dimensioj
89 cm alta, 117 cm larĝa, 72 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
1-a jarcento antua Kristo
Periodo
Romia arto
Dimensioj
89 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Galleria degli UffiziSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Meze de la tereno ambaŭ prezentiĝis jam pretaj kaj ekkaptis sin reciproke per la fortaj manoj, kiel du traboj, kiujn sperta arkitekto kunmetas por ke la supro de alta konstruaĵo venke spitu la atakojn de l’ventegoj. Ĉe la streĉo de la kunplektitaj potencaj brakoj aŭdiĝas kraketado de l’ ŝultroj, ŝvito fluegas kaj sur la vastaj dorsoj kaj brustoj aperas dikaj bluaĵoj ruĝaj je sango”, Homero, Iliado, libro XXIII.

Tiel Homero, en Iliado, priskribas luktadon, la trian el la ok konkuroj faritaj por la funebra celebrado de Patroklo.

La verko, alta ĉirkaŭ 90 cm, kopio el alabastreca gipso el realdimensia muldaĵo, fidele prezentas la faman marmoran grupon “La luktantoj” realigitan en la unua jarcento p.K. kaj konservitan ĉe Uffizi en Florenco kiel reproduktaĵo de perdita bronza originalo de la III Jarcento a.K.

Konsiderata kiel unikaĵo pro la manko de aliaj kopioj aŭ historiaj variantoj, ĝi prezentas du virajn figurojn nudajn praktikantajn la olimpian “pancratio”, t.e. antikva luktoformo per nudaj manoj.
La du korpoj ĉirkaŭkaptas unu la alian: la luktanto troviĝanta supre klopodas senmovigi la alian: premante lin sub si kaj tordante lian brakon li ŝajnas venkanta.
Lia dekstra kruro puŝas dum la maldekstra estas plektita kun tiu de la malsupra luktanto, kiu, surgenue, havas la dekstran brakon tordita, dum penas rezisti per la maldekstra. La muskola strukturo de la du korpoj estas bone difinita kaj ŝvelanta pro la streĉo de la koncentriĝo en la ekscititaj movoj. La modlado estas kompakta, potenca, kaj la kunmetaĵon animas energiaj linioj, kiuj de ekstere konverĝas en la centran kernon formitan de la du kapoj.

La verko plenas je granda energio kaj movo, tamen konservante ian dignecon kaj elegantecon sen ekscesoj kaj troigoj. Laŭ esploroj pri la verko ŝajnas, ke neniu el la du kapoj apartenis al la originala grupo kaj ke do ili estis aldonitaj poste. La skulptaĵo estis en la tempo atribuita al Mirono, al Kefisodoto kaj al Heliodoro, la du lastaj menciitaj de Plinio kiel aŭtoroj de la skulptaĵtipo “symplegmata”, t.e. strikte kunplektitaj grupoj.