Verko: La Kupolo de Santa Maria del Fiore

Arkitektura maketo

La Kupolo de Santa Maria del Fiore

Modello architettonico

Dimensioj
112 cm-ojn alta, 80 cm-ojn en diametro; maketo en skalo 1:75
Tekniko
kunmeto
Materialo
ligno, rezino
Ejo
Mezepoka kaj dekkvinajarcenta

Originala

Aŭtoro
Filippo Brunelleschi
Dato
1420 - 1434
Periodo
Renesanco
Dimensioj
34 metroj alta, 54,8 metroj en diametro
Situo
FlorencoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tiel granda strukturo, leviĝanta en la ĉielo, ke ĝi sufiĉus por ombrumi ĉiujn toskanajn popolojn…”, Leon Battista Alberti, “De pictura”.

La arkitektura maketo, kun diametro de 80 cm kaj alto de 122 cm, prezentas la kupolon realigitan de Filippo Brunelleschi inter 1420 kaj 1434 por la florenca katedralo Santa Maria del Fiore. Temis pri genia senantaŭa projekto, se oni konsideras la grandajn dimensiojn, 45,5 m de la impoŝta bazo, kaj la rezultantan konstruproblemaron.
Didaktikan karakteron al la maketo, el ligno kaj rezinoj, donas vasta flanka malfermaĵo intence realigita, por ebligi palpesploradon de la interno; krome, la maketo estis bulbosimile senigita de la ekstera ŝelo por ke estu plene komprenebla la genia kaj noviga konstrumetodo.

Sur la bazo staras malgrandaj kupoloj ĉirkaŭ la granda oklatera tamburo kun ronda fenestro meze de ĉiu flanko. La tamburon dekoracias sinsekvo de vertikalaj paralelogramoj verdkoloraj aŭ ĉe sia interno aŭ ĉe la bordoj. La ĝenerala fono estas flaveta.

La dekoracio de la maketo similas tiun de la originalo. La tutan katedralon karakterizas geometriaj motivoj kie alternas la koloroj de materialoj: blanko de marmoro de Kararo, verdo de tiu de Prato, ruĝo de tiu de Maremo kaj de la argilaj tegoloj de ĉiuj kupoloj. La tamburo provizas impoŝton al la svelta duonsfera kupolo dividita en ok sektorojn. En iuj sektoroj la surfaco estas prilaborita por doni la impreson de strukturo el brikoj fiŝoste aranĝitaj, kio estis unu el la grandaj novaĵoj de la konstruaĵo. En aliaj sektoroj oni povas esplori la strukturon subtenantan la brikojn: temas pri du samcentraj sed apartaj kupoloj, el kiuj la interna estas pli fortika kaj la ekstera malpli dika.
La du kupolojn kunigas skeleto el serio de horizontalaj ringoj kaj el 24 vertikalaj fortikaj nervuroj kuniĝantaj ĉe la supro kaj subtenantaj la kupolon. Ok el tiuj nervuroj apartigas la sektorojn kaj estas videblaj de ekstere en la originalo kiel blankaj marmoraj bendoj; la ceteraj troviĝas po du en ĉiu sektoro. Per tiu skeleto Brunelleschi realigis strukturon memsubtenan. Ne nur kiam kompletigita, sed ankaŭ dum la tuta konstruado.

Sur la supro troviĝas lanterno en formo de okangula prismo kun konusa tegmento. Ĝi, kiel la nomo sugestas, donas lumon al la interno de la kupolo, ĉar en ĝiaj vertikalaj flankoj eblas malfermi fenestrojn. Sur la pinto de la lanterno troviĝas globo kun supra kruco, simbolo de la universaleco de kristanismo. La originala globo, el orita kupro kaj entenanta sanktajn relikvojn, estas verko de Andrea dal Verrocchio kaj estis starigita en 1466.

La kupolo, simbolo de la urbo Florenco, leviĝas alte en la urbomezo. Santa Maria del Fiore estas laŭ vasteco la tria preĝejo en la mondo post Sankta Petro en Romo kaj Sankta Paŭlo en Londono, kaj ĝi estis la plej vasta en Eŭropo en 1402, jaro de sia kompletiĝo. Ĝi longas 153 m, larĝas 90 ĉe la transepto kaj altas 90 de la planko ĝis la malfermiĝo de la lanterno. La interno de la kupolo estis freske dekoraciita de Giorgio Vasari kaj Federico Zuccari inter 1572 kaj 1579 kaj prezentas la Finan Juĝon.