Verko: La flugo de Ikaro

Originala skulptaĵo

La flugo de Ikaro

Originala

Aŭtoro
Umberto Mastroianni
Dato
1988
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
53 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

Aliaj partoj de la verko, same ebenaj sed surfonaj, malproksimaj kompare kun la unuaj, aspektas malpli poluritaj, krudaj; tie la bronzo alprenas sian tipan koloron de nepoluriteco, t.e. tre malhele bruna. Krome tiuj surfacoj ne respegulas lumon, eĉ ĝin sorbas. Ili estas kovritaj de malglataĵoj pli- malpli mildaj, pro kiuj ili ne donas, kiel la unuaj, agrablan senton al la tuŝanto, sed ili rezultas tamen pli ĉarmaj ĝuste pro tiu hazarda varieco de la malglataĵoj. do, du malsamaj tipoj de surfaco, du diferencaj kolortonoj, du malsamaj respondoj al lumo kaj tuŝado. Mastroianni atingis la ĉefan celon de sia arta esplorado: materiigi la dinamikecon de la aĵoj, ilian energion, ilian strukturon. La titolo de la verko kondukas al mito, al Ikaro kaj al lia flugo. Li, filo de Dedalo, sukcesis fuĝi el la Kreta Labirinto pere de la flugiloj el plumoj kaj vakso kiujn la patro alfiksis al liaj ŝultroj, tamen admonante ke li ne tro alproksimiĝu al suno kiu per sia varmo moligus la vakson. Ikaro ne priatentis la admonon, kaj okazis tio, kion la patro timis: la vakso fandiĝis kaj li falis en la maron, dronante. Oni ja scias, ke al Mastroianni plaĉis ludi per titoloj, sed rigardante la verkon oni ŝajne vidas formon duone antropomorfan kaj duone zoomorfan: kruro =eble la dekstra) kies piedo estas la sola apogpunkto de la verko sur sia bazo. la alia kruro aŭ krursimila membro estas levita malantaŭen, kvazaŭ ĉe futbalisto piedfraponta la pilkon. De tiuj du elementoj moviĝas grandaj linioj streĉitaj kaj interrompitaj kiuj postkuras sin zigzage ĝis tio kio ŝajnas kapo, naskante formojn pintajn kiel ĉe birdaj bekoj. Proksime de la kapo aperas iaspeca ventumilo finiĝanta per disketo, eble unu el la falsaj flugiloj de Ikaro. Tra la tuta verko troviĝas kelkaj intencaj truoj, kiuj malpezigas la formon ebligante al la spaco ĝin kvalifiki kaj maldramigi la kunpuŝiĝon de la masoj. Malgraŭ la mezaj dimensioj, ĉi tiu verko, kiel preskaŭ ĉiuj verkoj de Mastroianni, estas monumenta skulptaĵo, ĝi ŝajnas preta por pligrandigo kaj por starigo kiel integra parto de urbo. Estas ja konata la abunda produktado fare de Mastroianni de monumentoj al militmortintoj aŭ dediĉitaj al paco, troviĝantaj en multaj italaj urboj. El historia vidpunkto “la Flugo de Ikaro” ligiĝas, malgraŭ ĝia produktiĝo en 1988, al la eksperimentado de la aŭtoro en la jaroj ’40 kaj ’50. En tiu periodo maturiĝas la grandeco de Mastroianni. liaj esploroj, ekirintaj el radikoj figuraj, origine ligitaj al la skulptarto antikva kaj Renesanca, atingas efektivan renovigon de la skulptura lingvaĵo, rekte ligita al la spertoj de la historiaj avangardoj kubisma kaj futurisma. mastroianni, strebante al sia origina celo, klopodos igi dinamika la plastikan strukturon de la aĵoj, nature tralaborante la spacan dimension.