Verko: La flugilo de l’ mondo

Originala skulptaĵo

La flugilo de la mondo

Originala

Aŭtoro
Loreno Sguanci
Dato
1962
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
46 cm-ojn alta, 85 cm-ojn larĝa, 60 cm-ojn profunda
Materialo
kverka ligno
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mia patro diradis, ke la verkojn oni devas palpi, oni devas percepti ties haŭton, ties malglataĵojn; laboron oni devas ja percepti per ĉiuj sensoj”, Luca Sguanci.

“La flugilo de l’ mondo” estas skulptaĵo de Loreno Sguanci, florencano laŭnaske sed markiano laŭadopte. Realigita el kverka ligno en 1962 okaze de naskiĝo de la filino,la verko estis donacita de la artisto al Muzeo Homero. Ĝi altas proksimume 48 cm (ne kalkulante la bazon) kaj larĝas 83 cm.

La skulptaĵo kuŝas sur bazo paralelepipedforma, ne perfekte polurita; ĝia formo iel memorigas tiun de besta flugilo, kun maldekstra parto pli rondeca, kiun profunda kaj larĝa fendo apartigas de dua parto pli longforma, kiu etendiĝas dekstren per kurbaj formoj.
La tuta ligna surfaco, kun ruĝeca nuanco, estas polurita, sed vivigita de malprofundaj sulketoj intence ĉizitaj de la skulptisto.
Ili sekvas, emfazante ilin, la kurbajn liniojn karakterizantajn la flugilan formon, kaj gvidas la palplegadon de la verko, igante la surfacon palpe plaĉa, sed ankaŭ interesa kaj malmulte antaŭvidebla.

Flugilo simbolas penson kaj intelekton povantajn libere moviĝi kaj diskuri preter ĉiu formo kaj materialo.
La skulptaĵo, prezentita de la artisto ankaŭ ĉe la ekspozicio Quadriennale de Romo en 1965 apartenas al periodo de koncepta eksperimentado.
Komence de la Sesdekaj jaroj, efektive, li komencas muldi la abstraktajn formojn de siaj verkoj ĉirkaŭ kerna ideo, koncepto. En tiu fazo la preferata materialo estas ligno pro sia varmo, pro sia rigideco kunigita kun natura fleksebleco.