Verko: La arto de remnavigado, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto

Skulptaĵkopio

La navigazione, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Mezepoka kaj dekkvinajarcenta

Originala

Aŭtoro
Andrea Pisano
Dato
1337 - 1341
Periodo
Gotiko
Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Materialo
marmoro
Situo
Museo dell'Opera del Duomo, FlorecoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tion oni vidas en Andrea Pisano, kiu, praktikante skulptadon en la tempo de Giotto, tiom plibonigis tiun arton, ke, kaj en praktiko kaj en teorio, oni juĝis ke en tiu profesio li estis la plej granda kiun toskananoj havis ĝis lia tempo”, Giorgio Vasari, “Le vite dei più eccellenti pittori, scultori e architetti” (La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj).

“Arto de remnavigado” estas la objekto de tiu bildplato realigita de Andrea Pisano kaj liaj helpantoj ĉ. La duono de la dekkvara jarcento por la sonorilturo de Giotto en Florenco, sonorilturo de la katedralo Santa Maria del Fiore.

Ĉe Muzeo Homero oni konservas realdimensian kopion el alabastra gipso longan proks. 44 centimetrojn; la marmora originalo troviĝas en la Muzeo de la Katedralo de Florenco; fakte, ĉiujn skulptajn ornamaĵojn de la sonorilturo oni anstataŭigis konservocele per kopioj.
La sesangula bildplato troviĝis en la unua ordo (orienta flanko) de la sonorilturo, dediĉita al prezento de metioj. Ĝi bildigas malgrandan boaton okupantan horizontale la sesangulon kaj dividantan la spacon en du partojn: ĉielo kaj maro.
Interne de la boato sidas tri viroj prezentitaj laŭ la dekstra profilo. La du plej junaj remas, unu estas klare perceptebla sur la unua plano, la dua, apenaŭ skizita, estas preskaŭ kaŝita malantaŭe; la tria, maljunulo kun densaj barbo kaj hararo, sidas tuj malantaŭ ili. La aĝo, la longa tuniko kiun li surhavas kaj precipe la fakto, ke li havas en la manoj rulojn, eble naŭtikajn mapojn, montras ke li estas la spertulo gvidanta la boaton. Tiu bildigo ligiĝas ankaŭ al la evangelia sceno de Jesuo en boato kun siaj disĉiploj. Supre la fono restis intence neprilaborita, kvazaŭ por prezenti stelplenan ĉielon. Malsupre Horizontalaj ondaj linioj difinas la maron, donante movon al la kunmetaĵo.

Palpsenton trafas sinsekvo de sensaĵoj: de la kruda nedifiniteco de la ĉielo al la poluriteco de la boato ĝis la ĉizitaj strekoj kaj movoj de la ondoj.

La konstruado de la sonorilturo de Santa Maria del Fiore en Florenco, komencita de Giotto en 1334, estis granda novaĵo. Temas pri impona turo kvadratbaza samtempe eleganta kaj svelta: ĝi altas 84,70 m kaj larĝas proks. 15 m; ĝin tegas marmoroj blankaj, ruĝaj kaj verdaj kiel tiuj ornamantaj la katedralon. Arkitekturo en florencgotika stilo kun riĉa skulpta dekoracio.

La unuan ordon plibeligas 26 sesangulaj marmoraj bildplatoj skulptitaj reliefe. Bildrakonto pri la homa progreso tra artoj kaj sciencoj: ekde la unuaj aktivadoj pro naturaj bezonoj (okcidenta flanko), tra la prezento de metioj naskitaj de civiliziĝo (suda flanko), ĝis aktivadoj artaj (orienta flanko) kaj intelektaj (norda flanko). La ciklo prezentas la temon de laboro kiel krean esprimiĝon de la libera homo Kaj spegulas ĝian kulturan kuntekston: urbon florantan ĝuste en la dekkvara jarcento danke al la urbaj aktivadoj produktaj kaj intelektaj. La homo do realiĝas per laboro, fundamento de la florenca grandeco, sed ankaŭ de kristana konstruaĵo, kiu leviĝas direkte al la ĉielo kaj do direkte al Dio.