Verko: Kosmaj nuboj

Originala skulptaĵo

Kosmaj nuboj

Originala

Aŭtoro
Leonardo Nobili
Dato
2012
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
20 cm alta, 32 cm larĝa, 20 cm profunda
Materialo
vitro
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Disvolvado de temaro aŭ de formala solvo estas ĉiam por mi nova maniero interagi kun energio de la realaĵo aŭ de la objektoj kiuj ĉirkaŭas min”.

Per tiuj vortoj Leonardo Nobili, skulptisto el Montelabbate, resumas sian poetikon.

“Nuvole cosmiche” (Kosmaj nuboj) estas donaco de la artisto al Muzeo Homero. Temas pri nefigura etdimensia verko modlita el vitro per industria tekniko danke al kunlaboro kun la firmao “Fiam” el Pesaro. La skulptaĵo aspektas kiel neregulforma vitra bloko, en kiu kurbaj surfacoj alternas kun ebenaj partoj kaj kun mildigitaj heĝoj kaj anguloj. La formon ne difinis antaŭplanita geometrio, sed mekanikaj necesoj, respondecaj pri dikecoj, kurboj kaj lumefikojn de la materialo.

La verko estas tre interesa el la palpsenta vidpunkto: pro la ekstrema poluriteco de vitro, manoj povas libere moviĝi tra ĝiaj surfacoj kaj ĝin analizi. Tio estas des pli agrabla pro la sento de malvarmeto nature estigata de vitro.
La kalejdoskopaj rebriloj naskitaj de la verko trafita de lumradio donas al ĝi ekstreman ŝanĝiĝemon, tiel ke ĝi aspektas kvazaŭ glacibloko tre polurita kaj kun mildigitaj tranĉaj anguloj.

Nobili estas eksperimenta artisto, kiu ŝatas moviĝi de la esplorado de naturo al tiu de urbaj pejzaĝoj kun iliaj industriaj trovaĵoj.