Verko: Knabineto kun ĉevalo

Originala skulptaĵo

Knabineto kun ĉevalo

Originala

Aŭtoro
Pierre Carron
Dato
1992
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
88 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Imago estas la rimedo por vidigi, por igi videbla tion, kion fantazio, inventemo kaj kreivo pensas”, Bruno Munari.

La bronzaĵo realigita de Pierre Carron en 1992 figuras knabineton ludantan sur artefarita ĉevalo. La knabineto, rajdanta sur la besto, tenas per siaj manoj maldikan kaj longan stangon fiksitan sur la dorso de la ĉevalo kaj vertikale superantan ŝian staturon, tiel ke la verko atingas altecon de 88 cm.
Ŝia vizaĝo, kun plenaj vangoj, rigardo direktita antaŭen kaj apenaŭa rideto, montras vivecan esprimon de ĝuado, imagante situaciojn kreitajn de ŝia fantazio.
La buklaj haroj, detale desegnitaj, estas kolektitaj supre, tiel lasante malkovritaj la kolon kaj la ŝultrojn. La knabino surhavas malvastajn subĉemizon kaj pantaloneton kaj portas sandalojn ĉe la piedoj.

La bridita muzelo de la ĉevalo direktiĝas antaŭen; ĝiajn krurojn anstataŭas longaj kaj maldikaj taburetaj piedoj. Ĝia evidente ludila aspekto elvokas karuselon kaj lulĉevalon.

La surfacoj prezentas ĉe palpado ĉiujn malglataĵojnde la modlado: ili neniam estas tute glataj kaj la polurado estas intence mankhava, tiel kontribuante al la kreo de impreso de moviĝo, de plenviveco de la verko.

Knabineto montrata en sia propra realo, en sia fantazia mondo el ludoj kaj imago. Neeble scii kian aventuron estas travivantaj ŝi kaj ŝia fiera ĉevalo! Knabinetoj dum ludo, dormo aŭ legado aperas ofte en la arto de Pierre Carron, kies verkoj havas formalan strukturon kaj plastikan forton memorigantajn pri la skulptarta rafiniteco malfru-gotika kaj renesanca.