Verko: Kapo de la Mortanta Galato

Skulptaĵkopio

Kapo de la Mortanta Galato (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
37 cm-ojn alta, 26 cm-ojn larĝa, 36 cm-ojn profunda; detalo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko

Originala

Dato
1-a jarcento antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
73 cm-ojn alta, 185 cm-ojn longa
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Musei CapitoliniSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Oni diras, ke tiel mortas herooj. Oni nomas ĝin bela morto. Mi ne scias ĉu mi estas mortanta heroe. Kion mi scias estas, ke mi mortas en libero”.

Musei Capitolini, kie troviĝas la originalo de la Mortanta Galato, atribuas tiujn lastajn vortojn al la figurita persono. Ĉe Muzeo Homero troviĝas detalo de la kapo en la fako pri mimiko de la homa vizaĝo.
La originala verko prezentas mortantan batalanton kaj estas romia marmora kopio de unu el la bronzaj skulptaĵoj formantaj la grandan skulptan komplekson didiĉitan al Atena Polias sur la akropolo de Pergamo. La bronzaĵoj memorigis la venkon de reĝo Atalo I (de 241 ĝis 197 a.K.) sur Galatoj.

La plena originala skulptaĵo prezentas la batalanton dum lia korpo sinkas sur la ŝildon. Tute konforme al la arta esploro de la helenisma periodo la vizaĝo de la galato estas modlita kun granda atento al la fizikaj detaloj: la zigomoj elstaras, la dikaj lipoj estas tiom malfermaj, ke oni duonvidas la dentaron; la lipharoj estas densaj, dum la hirtan hararon konsistigas tufoj kiujn galatoj kutimis ŝmiri per besta graso. Ĉirkaŭ la kolo videblas torquis, la tipa kelta, kolringo indikanta la altan socian rangon de la portanto kaj havanta laŭsupoze ankaŭ religian kaj magian signifon. La vorto torquis aŭ torque devenas de la tordita strukturo de la ringo. La fruntaj sulkoj kaj eta ŝvelaĵo ĉe la tempioj montras la eltenkapablon de la batalanto kontraŭ doloro, fiera sinteno neniel montranta cedemon. Tipa elemento de la helenisma periodo estas fakte la enkonduko de la prezento de patoso en la vidajn artojn.

Valoron kaj virtojn de tiuj batalantoj komprenis kaj agnoskis ankaŭ iliaj venkintoj: la aŭtoro de la verko fiksis en bronzo kuraĝon kaj decidemon de la malamiko, omaĝante la spiriton de tiu, kiu mortas kun honoro.
La marmoran kopion komisiis Julio Cezaro por siaj Horti (ĝardenoj): verŝajne li elektis la verkon surbaze de propagandaj konsideroj rilate al siaj militaj kampanjoj, vidante en tiu skulptaĵo kvazaŭ simbolon de la braveco de tiu, kiu sukcesis venki tiom kuraĝajn malamikojn.