Verko: Italujo recikligita

Originala skulptaĵo

Italia riciclata

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Pistoletto
Dato
2013
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
larĝo 8 metroj
Materialo
ligna ŝablono kaj reciklitaj materialoj
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mi pensas, ke nia estonteco estos repreni ĉion kion ni forlasis, forĵetis en pasinteco, rekonsideri ĝin, reporti ĝin al la nuno kaj el tiu nuno krei estontecon”, Michelangelo Pistoletto.

L’Italia riciclata (Italujo recikligita) estas verko de Michelangelo Pistoletto, donacita al Muzeo Homero en 2013 kaj dume Ekspoziciata en la Duka Palaco de Senigallia.

La artisto prezentis unuafoje tiun instalaĵon ĉe la venecia Internacia Arkitektura bienalo de 2012. Temas pri proksimume 8 metrojn longa ligna tabulo kun la formo de Italujo. Dum la Bienalo ĝi kuŝis surtere, nun subtenas ĝin paralelepipedformaj apogiloj prezentantaj italajn urbojn. La tabulon kovras objektoj kiel ferlamenaj fragmentoj, rustaj feraĵoj, brikoj, plastaj pecoj, partoj de metalaj ĉasioj, industriaj forĵetaĵoj, diversaspeca fatraso kolektita de la artisto dum la pretigo de la Bienalo.

En Venecio la gefondintoj de Muzeo Homero povis pripalpi la verkon kaj konatiĝi kun Pistoletto, kiun la Muzeo vokis kiel reklaman atestanton de Biennale Arteinsieme 2013.
Tiuokaze la artisto rekreis ĉe Komplekso Vanvitelli la instalaĵon kun du ŝanĝoj: suprenlevo por pli oportuna palpesplorado kaj kovro de la surtabula fatraso per granda fiŝkaptista reto el la proksima fiŝbazaro, omaĝe al la urbo Ankono.

Marŝante ĉirkaŭ la tabulo, niaj manoj povas aprezi la diversecon de la uzitaj materialoj, reto, plasto, fero, ligno.

Pistoletto, protagonisto de Malriĉa Arto, per “L’Italia riciclata” invitas nin al respekto de naturo kaj de ni mem.
Lia arta ago, tra praktikado de recikligo, montras al ni kiel doni novan vivon kaj novan signifon al “rubo”, al forĵetaĵoj, al forĵetendaj eluzitaj objektoj jam ŝajne senvaloraj.

La verko, portempe ekspoziciata ĉe Spazio Visionaria (eksa gastejo de la Duka Palaco de Senigallia, estas senpage vizitebla de ĵaŭdo ĝis dimanĉo inter la horoj 16-a kaj 19-a.