Verko: Irina

Originala skulptaĵo

Irina

Originala

Aŭtoro
Francesco Messina
Dato
1982
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
67,5 cm-ojn alta, 30 cm-ojn larĝa, 45 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tiamaniere sango fluas
kiam piedpinte vi estas enironta
la timigan scenejon
kiu vin animskuas per lumo”.
Tiuj versoj apartenas al la poemo Dancistino de Francesco Messina, skulptisto sed ankaŭ poeto.

La temo Dancistinoj aperas ofte ĉe la skulptisto, kaj al ĝi apartenas ankaŭ la bronzaĵo Irina ekspoziciata ĉe Muzeo Homero.

La dancistino sidas sur tabureto, kun rekta dorso, piedoj kaj kruroj iom disigitaj, manoj krucigitaj sur la femuroj, kun du fingroj de la maldekstra mano levitaj kvazaŭ por teni takton, atendante revokon al sinprezento. La vizaĝo havas delikatajn trajtojn; la rigardo, antaŭen direktita, viglas malantaŭ densaj okulharoj. La haroj kunigitaj en iom senorda vosto.

La skulptisto tre zorge detaligis la randojn kaj faldojn de la dancvesto kiun la junulino surhavas: maldika kiel vualo, preskaŭ palpe neperceptebla en la supra parto kovranta la bruston, pli peza en la jupo falanta sur la femuroj, kie estas bone perceptebla la dikeco de la faldoj. Ĉe la piedoj ŝi surhavas sandalojn ligitajn ĉe la maleoloj per Preskaŭ nepalpeble maldikaj laĉoj.

La knabino estas prezentata en paŭza momento, sed la sinteno kaj la frapetado de la fingroj montras tamen ŝian atenton al la muziko, atendante la momenton de sursceniĝo.

Ĉe palpado la bronzo aspektas perfekte glata ĉe la homa figuro, pli malglata ĉe la tabureto.

Messina, atentema konanto de liatempaj pensofluoj de la figura arto, kaj amiko de la plej elstaraj verkistoj kaj skulptistoj de la dudeka jarcento, restis ĉiam fidela al la idealo de harmonio de formoj ĉerpita de la helena skulptarto, neniam rezignante je la figuro, je ĝia forto kaj je ĝia elementa ĉarmo. “Tio, kion Francesco Messina celas antaŭ ĉio en sia skulptarto estas atingi la belecon de la plastika aspekto kun formoj ĝustaj kaj difinitaj; fajnecon de la modlado, karakteron rezultantan el akuta observado kaj longa prilaborado; kaj ĉio kun eleganteco kaj bona gusto; du kvalitoj necesaj al ĉiu vera artisto. Danke al longa laboro, polurado de la formo, plastika difino de ĉiu ero de la skulptaĵo, la statuoj de Francesco Messina naskiĝas kiel kreaĵoj kiujn oni plaĉe rigardas, palpas, flaras; ili havas fakte ankaŭ ‘bonan odoron’…”Giorgio de Chirico, 1983.