Verko: Infano strangolanta anseron

Skulptaĵkopio

Infano strangolanta anseron (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
32 cm alta; etdimensia kopio
Tekniko
muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia Deponejo

Originala

Aŭtoro
Boethos el Kalcedono
Dato
2-a jarcento a.K.
Periodo
Helena arto
Dimensioj
93,5 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Vatikanaj muzeojSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Boethos, kvankam estas pli bone el arĝento, elstare faris infanon, kiu sufokas anseron”, Plinio.

Danke al tiu frazo de Plinio ni konas la aŭtoron de tiu eta plenforma skulptaĵo (32 cm-ojn alta), kiu prezentas infanon ludantan aŭ luktantan kun ansero. Temas pri kopio el realdimensia muldaĵo de romia kopio realigita el marmoro kaj en reduktitaj dimensioj, kompare kun la originalo, kiu estis parto de kompleksa bronzaĵo modlita de la helena skulptisto Boethos ĉirkaŭ la dua jarcento antaŭ Kristo.

La skulptaĵo havas piramidan aranĝon. La infano estas prezentita staranta, kun disigitaj kruroj por konservi stabilecon. La busto estas fleksita malantaŭen por igi pli efika la premon faritan per la brakoj ĉirkaŭprenantaj la longan kolon de la ansero kontraŭ sia maldekstra ŝultro. La korpo de la ansero estas senmovigita, premite en la ĉirkaŭpreno de la infano. Forte kontrastas la aspekto de la pufvanga kaj bele kombita infano kaj la perforto de la ago sufoki la beston. La vizaĝesprimo kaj la rigardo de la infano montras ian cinikon, kiu kontraŭas la naturan infanan senkulpecon. La ansero estas priskribita laŭ atenta observado de naturo, kun plumoj de tipo, grando kaj diko diversaj, kruroj kaj beko manlibreske pentritaj.

La pritraktita temo konformiĝas al la tipa sinteno de tiu historia kaj arta periodo, la periodo Helenisma: interesiĝo pri ĉiu aspekto de la vivo, eĉ plej banala, plej ĉiutaga, eĉ pri la malplej agrablaj aŭ spiritaj; naskiĝas, en la arta produktado, la “ĝenro“: skulptistoj ŝajnas interesiĝi pli multe pri la kreo de reliefaj pejzaĝoj sur multkoloraj platoj el marmoro, aŭ pri la portretigo de ebriaj maljunulinoj ol pri serĉado de pureco de absoluta formo.