Verko: Pentanta Minotaŭro

Originala skulptaĵo

Pentanta Minotaŭro

Originala

Aŭtoro
Giorgio De Chirico
Dato
1969
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
40 cm-ojn alta, 33,3 cm-ojn larĝa, 15,5 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mi estis impresita de la beleco de tiu urbo Volos, kiu estas la urbo el kiu ekveturis la Argonaŭtoj laŭ la mitologio. Ĝi estas bela urbo tute blanka ĉe la maro kaj malantaŭe troviĝas la monto Peliono kun vilaĝoj kiuj faras kvazaŭ blankajn makulojn, kaj tio estas bela[…]”.

Tiuj vortoj de Giorgio De Chirico malkaŝas lian interesiĝon pri la mito de la Argonaŭtoj, kiun li citas ofte en siaj verkoj, kutime en la figuro de Ariadno, sed ankaŭ en la “Minotauro pentito” (Pentanta Minotaŭro) ekspoziciata ĉe Muzeo Homero.

Temas pri bronzaĵo, la sola realigita de De Chirico altreliefe, donante al la verko kvazaŭ teatran aranĝon: la Kreta monstro, homkorpa kaj taŭrokapa, staras rekte kun la dekstra mano  ĉe la koro kaj kun dolora sinteno antaŭ la fasado de dorika templo. Kuŝas surtere rompitaj kolonoj, ofta bildo en la verkoj de la artisto. La homigita esprimo de la vizaĝo kaj la adjektivo “pentanta” en la titolo mem de la verko ŝajnas dissolvi la bestecon de la monstro, proksimigante lin laŭ sinteno al gardisto, protektanta la veron de la templo, kvazaŭ sacerdoto.

Laŭ kelkaj kritikistoj temas pri la unua apero, en la verkado de De Chirico, de la temo minotaŭro, sed vere en teatro oni trovas la saman objekton. Temas pri maketoj realigitaj en 1937 por la baleto “La Minotaŭrinoj” de Louis Gauthier-Vignal, plurfoje ekspoziciitaj inter 1939 kaj 1946. En la teatra maketo ni trovas la maltrankviligan mitan personon kun la sama masko, la sama drapiraĵo de la tuniko, la sama gesto de la mano; ankaŭ la malgranda templo malantaŭ li troviĝas inter la teatraj projektoj de la artisto, krom en la pentraĵo de 1927 “La templo en la ĉambro”.

Pliaj informoj: Fondazione Giorgio e Isa De Chirico.