Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Verko: Ideo numero 21

Originala skulptaĵo

Ideo numero 21

Originala

Aŭtoro
Edgardo Mannucci
Dato
1974
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
120 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Hiroshimo komprenigis al ni, ke ĉio estas energio”, Edgardo Mannucci.

La tragedio de la atombombo ĵetita sur Hiroshimon profunde markas Edgardo Mannucci kaj lian artan produktadon: movo, forto kaj energio elfontantaj el materio karakterizas lian verkaron.

“Ideo numero 21”, realigita el bronzo kaj vitro en 1974, estas kunaĵo de horizontalaj kaj vertikalaj movoj interagantaj kun la spaco, enprenante ĝin en la verkon mem. De la bazo, ŝtona paralelepipedo, sur kiu kuŝas pli malgranda metala kvadrato, originas ĉiuj linioj de forto karakterizantaj “Ideon numero 21”.

Centro de la verko estas vertikala fusto alta ĉirkaŭ 60 cm kaj entenanta supre, en metala reto, flavan vitropecon ovoidan, poluritan kaj malmolan: la luman koron de la verko. Ĉirkaŭ tiu centro moviĝas ĉiuj puŝoj kaj linioj de forto. Metala bendo, larĝa ĉirkaŭ 12 cm, supreniras de la bazo, volvante spirale la centran fuston. Suprenirante ĝi plivastiĝas al la ĉirkaŭa spaco ankaŭ danke al larĝa malfermaĵo ĉe la supro. Tiu bendo, atingante alton de 120 cm, donas vertikalecon al la verko. Horizontalecon donas male alia linio, metala fusto maldika kaj malpeza supreniranta laŭ pli ampleksaj spiraloj ĝis maksimuma alto de 60 cm. En sia vasta brakumo ĝi ĉirkaŭprenas kaj la pli larĝan bendon kaj multnombrajn maldikajn metalajn dratojn kun globaj finaĵoj premiĝantaj ĉirkaŭ la centra fusto.

La metala surfaco sentiĝas ĉe palpado raspa, malglata, polva. Ĝi ŝajne akceptis kaj konservas la malregulaĵojn kaj repensojn de la artisto, kiu atingas senantaŭajn formojn ankaŭ danke al la tekniko de veldado.

Edgardo Mannucci, markia skulptisto el la plej aŭtoritataj reprezentantoj de la eŭropa plastika neformalismo, liberiĝinte el la kondiĉado de la homa figuro, fine de la Kvardekaj jaroj turnas sian esploradon al la senfinaj eblecoj de materio.

La verko apartenas al serio de kreaĵoj, kiujn la skulptisto nomas “Verkoj kaj ideoj”, kie aperas neantaŭvideblaj strukturoj, linioj kaj puŝoj en daŭra ŝanĝiĝo, kiuj dismetiĝas en la ĉirkaŭan spacon, kvazaŭ elfontinte el energigeneraj nukleoj. La preferata materialo estas metalo, raspa, malglata, veruka, kiu sub liaj manoj fariĝas movoplena, malpeza kaj delikata. Energio enkaptita en materio liberiĝas transformiĝante en movon, la krudaj materialoj reduktiĝas al ideoj puraj, senfinaj.