Verko: Homa naturo

Originala skulptaĵo

Homa naturo

Originala

Dato
2019
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
50 cm alta, 27 cm larĝa, 13 cm profunda
Materialo
terakoto, ligno
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Ni povas havi malsamajn religiojn, malsamajn lingvojn, malsamajn haŭtkolorojn, sed ni ĉiuj apartenas al la sama homa raso”, Kofi Annan.

Homa naturo estas terakota skulptaĵo de Alessia Crema, gajnintino de la bienalo Arteinsieme 2019, iĝinta parto de la kolekto de Muzeo Homero.

Tiu skulptaĵo alta 50 cm prezentas du flank-ĉe-flankajn bustojn, kiuj ŝajnas kuniĝi en ununuran estaĵon: ili ja kunhavas okulon kaj orelon ĉe la kontaktloko, dum nazoj, buŝoj kaj la eksteraj okuloj kaj oreloj restas apartaj. La du figuroj, unu blanka kaj unu nigra, estas senharaj kaj ilin trastrekas horizontalaj fendoj, ondaj ĉe sia renkontiĝo.
Piede de la figuroj estas amaso el orumitaj lignaj majusklaj presliteroj. Ĉe palpado la skulptaĵo aspektas movoplena kaj iom malglata.

La juna aŭtorino, alessia Crema, prezentas la plej evidentajn diferencojn inter homoj: aspekton, haŭtkoloron, lingvon, kulturon. La demando estas “Ĉu tiuj diferencoj malproksimigas nin unu de la alia?” La respondo troviĝas en tiuj du figuroj, kiuj naskiĝas de la sama estaĵo kaj en ĝin rekuniĝas. Ni ĉiuj samas en nia homa naturo, kaj diferencoj konsiderendas kiel fonto de riĉeco. La verko, laŭ la konkurso, inspiriĝas al la poetiko de la skulptistino Rabarama, reklama atestanto de la oka aranĝo de la Bienalo.