Verko: Gladiatoro Borghese

Skulptaĵkopio

Gladiatoro Borghese (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
199 cm-ojn alta, 170 ccm-ojn larĝe, 140 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Agasia (figlio di Dositeo di Efeso)
Dato
1-a jarcento post Kristo
Periodo
Romia arto
Dimensioj
199 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Parizo, Muzeo LuvroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“En la Gladiatoro ni vidas male sintezon de la naturaj beloj de perfekta aĝo sen aldonoj ŝulditaj al imago”, Johann Joachim Winckelmann.

La originalan verkon, altan 1,99 m, skulptis Agàsias, verŝajne kopiisto, en la I jarcento a.K.: de li restas nur la jena skulptaĵo, kun subskribo, retrovita ĉe Anzio, komence de la deksepa jarcento, dum la prifosadoj ordonitaj de Kardinalo Borghese, kiu aldonis ĝin al sia privata kolekto.

Muzeo Homero posedas kopion el realdimensia muldaĵo; la originalo troviĝas en Luvro. La verko prezentas tute nudan junulon en ataka aŭ sindefenda pozicio dum batalo.

Oni erare interpretis lin kiel gladiatoron, sed li estas pli probable batalanto. La korpo etendiĝas antaŭen en elano substrekita de la diagonalo kiu, ekde la maldekstra kruro etendita malantaŭen, atingas la maldekstran brakon antaŭenmetitan por teni ŝildon nun perditan.

Dum la maldektra flanko estas aganta, la dekstra ŝajnas subteni ĝin: la dekstra brako, malantaŭen etendita laŭ la busto, tenis verŝajne glavon nun perditan; la dekstra kruro, antaŭen fleksita, kun la piedo firme surtere, subtenas la tutan pezon de la korpo.

La kapo, tre malgranda kompare kun cetero de la korpo, turniĝas maldekstren kaj rigardas supren al la mano teninta, en la originalo, la ŝildon. La buŝo estas malfermita, la trajtoj torditaj en dolora esprimo. La Ŝtipo apogile rolanta subtenas la verkon ĉe la dekstra femuro kaj surhavas la subskribon de la aŭtoro: “Agasias el Efezo, filo de Dositheos”.

La vizaĝa esprimivo kaj la ekscesa kaj patosa sinteno markas ĉefverkon de helenisma arto, sed videblas influo de la stilo de Lizipo kaj de la Pergama skolo, ĉefe en la ĉeesto de la apogilo kaj en la malgrandeco de la kapo kompare kun la korpa cetero. Agasias sukcesis revivigi la Lizipan plastikecon, miksante al ĝi la patoson de la helenisma periodo. La artisto realigis la verkon, skulptante ĝin en dektuna marmora monolito.