Verko: Gargojlo

Skulptaĵkopio

Gargojlo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
92 cm larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Matteo da Campione
Dato
ĉ. 1300
Periodo
Gotiko
Dimensioj
92 cm larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Monza, el la fasado de la katedraloSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Tiu familiara silueto alternas la olimpan trankvilon de la sanktuloj starantaj sur la fasado Al la diabla grimaco de la ĥimeroj, kiuj kaŝobservas la straton”, Marino Niola.

La verko ekspoziciita ĉe Muzeo Homero estas kopio el realdimensia muldaĵo de unu el la gargojloj de la katedralo de Monza, realigita de arkitekto Matteo da Campione en la XIV jarcento. Ĉi tiu, nome, etendiĝas horizontale 92 cm prezentante kolon kaj muzelon de monstra estaĵo: ĝia kolo, longa kaj skvama, memorigas tiun de serpento,
dum la muzelo similas al tiu de apro, sed ĉirkaŭita de longa hararo el kiu elstaras kurbaj virŝafaj kornoj. La okuloj estas rondaj, malfermegitaj kaj iom elstaraj.
La buŝo de la monstro, el kiu devis elflui pluvakvo, estas malfermita kaj vidigas dentegojn.

Gargojloj estis arkitekturaj elementoj uzataj en la gotikaj katedraloj por verŝi malproksimen de la konstruaĵo la pluvakvon fluantan de la tegmento.
Oni fakte utiligis ilin ĉefe en la grandaj katedraloj de Norda Eŭropo, kie, pro la oftaj pluvoj, estis nepre necese, por la stabileco de la konstruaĵo, eviti trafiltriĝon de akvo en la muraj strukturoj.

Unu el la ĉefaj karakterizoj de la gotika arto estis la deziro ornami per skulptaĵoj
Ĉiun konstruan elementon de la imponaj katedraloj. Do ankaŭ gargojloj alprenis ofte formojn bestajn kaj monstrajn, ĉar oni kredis ke tio ankaŭ utilos por malproksimigi de sanktejoj la malbonon.