Verko: Evento

Originala skulptaĵo

Evento

Originala

Aŭtoro
Loreno Sguanci
Dato
1968
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
102 cm-ojn alta, 98 cm-ojn larĝa, 15 cm-ojn profunda
Materialo
ligno de t.n. afrika juglandarbo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Temas pri ideoj, kiuj malsupreniras por porti varmon al la homo, deziranta sekvi la misterajn signojn de nekomprenebla realo”, Loreno Sguanci.

“Evento” estas originala skulptaĵo kreita en 1968 de la skulptisto Loreno Sguanci el Pesaro.

La granda skulptaĵo, kun proksimume unumetra diametro, estas elĉizita el ligno de afrika juglandarbo kaj havas formon iom elipsan, konsistanta el tri egalaj partoj: du flankaj simetriaj bendoj glataj kaj poluritaj kaj neregula meza parto malglata, riĉa de akraĵoj kaj kurboj.

La artisto ŝajne faris en la mezo de la cirklo idealan tranĉon, kiu ebligis ke la ekstera ŝelo, perfekte polurita, malfermiĝis por montri, kun forta kontrasto, la kernan enhavon. Kiel scenejaj kurtenoj ŝoviĝas flanken por lasi spacon al la unua teatra sceno, tiel la du flankaj bendoj flankeniĝis por montri la “koron” de la verko kaj, eble, de la materialo: ligno, en ĝia natura aspekto, kun tuberoj, kurbiĝoj, splitoj, truoj, kun plenaĵoj kaj malplenaĵoj entajlitaj mane per diversdikaj guĝoj.

La verko prezentas rimarkindan uzon de kontrastoj: la perfekteco de cirklo kontrastas kun la organikaj formoj, hazardaj kaj nefiguraj de ĝia enhavo.

“Evento” prezentas la naskiĝon de nova vivo kaj, tiukaze, Sguanci estas la kreinto. En la utiligo de rondaj formoj estas ankaŭ forta aludo al patrina sino: sino kiu, kiam la artisto malfermas ĝin, ellasas la nehaltigeblan novan vivon.

Loreno firme kredis je la vivo; por li, kiel homo, tio estis unu el la plej altaj valoroj. La verkoj de lia unua periodo, nomata “organika”, baziĝis sur tiu aksiomo: vivo naskas alian vivon.