Verko: Estro de Damoxenos

Skulptaĵkopio

Estro de Damoxenos (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
47 cm-ojn alta; realdimensia detalo de la kapo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Antonio Canova
Dato
1806
Periodo
Novklasikismo
Dimensioj
215 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Vatikanurbo, Vatikanaj MuzeojSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Du aferojn do alternigu la junulo: krajonon kaj ĉizilon. Tiuj estas la iloj, kiuj gvidas lin al senmorteco”, Antonio Canova.

En 1794 Antonio Canova konceptas la grupon I Pugilatori (La boksistoj), du skulptaĵoj apartenantaj al la fazo de maksimuma esprimintenso de lia produktado. La boksistoj figuras Kreŭganton kaj Damoksenon, du helenajn atletojn rolintajn en sanga historio. Oni povas, ĉe Vatikanaj Muzeoj, admiri la originalaj statuoj, en marmoro, unu fronte al la alia, imponaj en iliaj 225 kaj 215 centimetroj.

Ĉe Muzeo Homero troviĝas realdimensia gipsa detalmuldaĵo de la kapo de Damokseno alta ĉ. 47 cm. La muldaĵo apartenas al la sekcio “Bela kaj Alirebla”.

Ĝia aspekto estas aparte brutala kaj agresa. Senordaj hartufoj limas la frunton. La ostaro de la kapo elstaras, la kontrahiĝo de la muskoloj meze de la frunto signas koleron. La brovoj estas mallevitaj kaj proksimigitaj, la orbitprofundo estas emfazita, la malfermegitaj okuloj malamike fiksas la kontraŭulon. La rigardo transsendas malhumanecon kaj kruelon. La nazo estas rekta kaj ĉefrolas en la vizaĝo, la naztruoj estas dilatitaj. La buŝo estas strikte fermita, kun anguloj malsupren; en lia vizaĝo desegniĝas esprimo perforta kaj senindulga; ĝi estas efektiva manifesto de malamo.

Ĉiun duan jaron en la urbo Nemeo konkuris atletoj el ĉiuj helenaj urboj. Damokseno el Sirakuzo kaj Kreŭganto el Duraso konfrontiĝis, kaj, ne rezultinte inter ili venkinto, oni decidis, ke ambaŭ rajtos frapi per ununura bato la kontraŭulon kaj tiel fini la duelon. Kreŭganto pugnobatis, Damokseno forte frapis lin ĉe flanko, eltirante liajn viscerojn kaj tiel kaŭzante lian morton. La bato estis nelojala. La hororantaj juĝistoj punis Damoksenon per kondamno al ekzilo, dum al Kreŭganto estis dediĉita memorstatuo.

Antonio Canova realigas la du korpojn kun muskolstreĉoj de rimarkinda plastika sugestio, donante al la sintenoj grandan fizikan energion tipan de atletoj. La statuo de Damokseno estis komisiita en 1806 de Vatikano post la aĉeto de la statuo de Kreŭganto, por starigi ĝin je ĝia flanko.