Verko: Eklipso

Objekto de Dezajno

Eclisse

Originala

Ejo
Kolekto Design
Designer
Vico Magistretti
Firmao
Artemide spa, Pregnana Milanese
Dato
1965
Periodo
Novklasikismo Dudekajarcenta arto
Produktoj
nuntempe en produktado
Dimensioj
20 cm alta, 12 cm laŭdiametre
Materialo
Sekcio
Premioj

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero

Description

“Industrio kaj dezajnisto estas kvazaŭ pano kaj konfitaĵo, ili bezonas unu la alian” signifoplena frazo atribuita al arkitekto Vico Magistretti, dezajnisto de la lampo Eclisse (Eklipso), tablolampo el glazurita metalo.

La frazo fakte komprenigas al ni klare kaj koncize la filozofion sur kiu baziĝas ĉiuj objektoj montrataj en la ekspozicio, kiuj por naskiĝi bezonis certe la genion de la dezajnistoj, sed ne malpli la firmaojn kiuj ebligis, ke ili atingis niajn hejmojn. La ideo kaŭzinta la naskiĝon de tiu objekto apartenas al la mendinto Ernesto Gismondi, fondinto de la firmao Artemide, kiu komisias al Magistretti la kreon de lampo kapabla solvi la problemon de reguligo de la intenso de lumfontoj.

“Eclisse” sukcesas en tio danke al du duonsferaj lumŝirmiloj: unu ekstera senmova kaj unu interna turnebla. Ĝin inspiris la funkciada principo de la blinda lanterno priskribita de Victor Hugo en “La mizeruloj”. La du lumŝirmiloj estas vertikale fiksitaj al duonsfera bazo. La lumfonto estas lokita interne de la sferaj lumŝirmiloj. Turnante la internan duonsferon la lumfonto eklipsiĝas. La movon faciligas turnbutono ĉe la bazo de la lumŝirmilo (en la unuaj versioj oni turnis senpere la duonsferon varmigitan de la inkandeska lampo).

Tiel la lampo povas doni rektan aŭ difuzan lumon. Kiam la du ŝirmiloj tute eklipsas la lampon, nur lumringo ĉirkaŭas la internan duonsferon, kiu aspektas kvazaŭ luno.

“Sed la rundpatrolo reekmarŝis lasante malantaŭ si Jean Valjean, kiu, de la tuta moviĝado, nenion vidis, krom la eklipso de la lanterno”, Victor Hugo.