Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Verko: Diskoportanto

Skulptaĵkopio

Diskoportanto (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
175 cm alta, 89 cm larĝa, 53 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Naukydes
Dato
4-a jarcento antaŭ Kristo; Roma kopio 1-a jarcento post Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
175 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Musei VaticaniSi apre in una nuova finestra

Description

Pri ĉi tiu skulptisto, kies origino kaj kulturo estas certe dorikaj, ni ne havas multajn informojn, krom tiu pri lia produktado de serio da statuoj prezentantaj atletojn, kun vasta apliko e la “proporcia regulo” kreita de Polikleto, kies disĉiplo eble li estis.

Ĝuste la dependeco de Polikleto faciligas la legadon de ĉi tiu diskoportanto, romia marmora kopio deoriginalo de la kvara jc. a.KR.

La atleto estas prezentita ripozanta, kun la dekstra kruro etendita antaŭen je unu paŝo dum la maldestra, Iomete fleksita sur si mem, solide subtenas la pezon de la figuro, troviĝante perfekte en la meza akso de la strukturo La dekstra brako estas orte fleksita kaj la mano ŝajnas teni iun objekton (eble ĵetlancon), dum la maldekstra etendiĝas iom fleksite laŭ la flanko kaj tenas per la mano la diskon. Krome, ankaŭ la busto montras klarajn stilajn trajtojn de la Polikleta plastikeco: la ŝultroj ne je la sama alteco, la emfazigita ingvena sulko kiu desegnas S-forman kurblinion pro la tordiĝo de la busto kaj de la ŝultroj, la vasta epigastra arko kaj la reliefigitaj muskoloj de la malsupra abdomeno.

La kapon, ĉirkaŭitan de hararo krispeta kaj priskriba, karakterizas vizaĝo ovala, plena kaj tute senesprima, kiel diktis la reguloj de periodo serĉanta belecon spiritan kaj idealigitan.