Verko: Dentradoaro

Originala skulptaĵo

Ilaron

Originala

Aŭtoro
Umberto Mastroianni
Dato
80-aj jaroj
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
29 cm-ojn alta, 20 cm-ojn larĝa, 9,5 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Hodiaŭ reapero de iu
Formo estas kvazaŭ legendo.

Hodiaŭ renaskiĝo de iu
formo povas
reporti al la plejsupro la
disvolviĝon de penso
pura originala
alveninta sur la lacan teron.”
Umberto Mastroianni

“Ingranaggio” (Dentradoaro), verko lokita en la vojaĝanta sekcio “Bela kaj alirebla” de Muzeo Homero, estas malgranda bronza skulptaĵo (alta 20 cm), realigita de Umberto Mastroianni en 1988.

Starigita sur paralelogramforma bazo el blanka marmoro, la skulptaĵo estas kunaĵo el abstraktaj formoj el kurbaj kaj angulaj linioj. De la bazo leviĝas formoj vertikal-elanaj kun partoj rondecaj kaj elstaraj ĉe la maldekstra profilo, kavaj kaj akraj ĉe la dekstra. Formoj akompanantaj okulon kaj manon al du rondoj, interne kavigitaj, unu dekstre kaj unu maldekstre. De tiuj rondoj, memorigantaj du “ringojn”, eliĝas supre du “dentokronoj”. Sur la maldekstra ringo, pli granda (diametro de 4 cm) eliĝas krono kun kvin diversdimensiaj pintoj similaj al murdentoj de mezepokaj militarkitekturoj; sur la dekstra ringo (diametro de 3 cm) eliĝas la pli malgranda krono kun tri dentoj.
La bronza surfaco estas brila kaj polurita, glata kaj plezuriga ĉe palpado. Dorsflanke, laŭ la vertikala formo supreniranta de la skulptaĵa bazo estas gravurita la subskribo de la artisto.

La formokunaĵo povus sugesti la vidon de zoomorfa estaĵo, abstrakta besto kun malfermita beko, kresto kaj okulo. Certe la ĝenerala efekto estas de movopleneco kaj, kiel la titolo sugestas, elvokas en nia menso dentradoaron, moviĝantan mekanismon. La verko apartenas al longa serio de studoj pri maŝinoj kaj ties moviĝado metitaj de la artisto en la centron de sia arta kaj estetika esplorado.
“Ingranaggio” apartenas al la antaŭlasta krea fazo de Mastroianni: post la jaroj 60/70, periodo de fortegaj eksplodoj kun disrompa plastikeco, aperas en liaj kreaĵoj dentradoaroj, mekanismoj integritaj al novaj geometriaj formoj ne senironiaj, per kiuj li ofte sugestas la ekziston de fantazia mondo de mekanikaj bestoj.