Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Verko: Davido de Donatello

Skulptaĵkopio

davido de Donatello (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
158 cm-ojn alta, 61 cm-ojn larĝa, 54 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Donatello
Dato
ĉ. 1440
Periodo
Renesanco
Dimensioj
158 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Firenze, Museo Nazionale del BargelloSi apre in una nuova finestra

Description

Inter 1438 kaj 1442, malmultajn jarojn antaŭ sia forveturo al Padovo, Donatello kreis unu el la plej enigmaj verkoj en sia produktado. Temas pri la fama bronza “Davido”/ Kreita verŝajne por ornami fontanon de la Mediĉa Vilao en Careggi, la “Davido” estis starigita de Cosimo de’ Medici en la korto de sia Palaco ĉe strato Via Larga, en Florenco, sur kolono el plurkolora marmoro, kiu staris siavice sur bazo, perdiĝinta, realigita, laŭ Vasari, de la ankoraŭ juna Desiderio da settignano; post la forpelo de Mediĉoj el Florenco, en 1495, oni starigis la verkon en la korto de Palazzo Vecchio, kaj tie ĝi restis ĝis proksimume 1550, kiam anstataŭis ĝin “infano” de Verrocchio.

Malgraŭ tio, ke ĉi tiun fifuron oni identigis kiel Davido kun la kapo de Goljato, kelkaj historiistoj, pro malkongrueco kun la ikonografio de la biblia heroo, hipotezis, ke temas pri la mita Merkuro venkinta Argon. Fakte la ĉapelo rememorigas la petazon (larĝranda ĉapelo uzata de vojaĝantoj) de la pagana dio, kaj la nudeco, tipa de “klasika arto” ne apartenas al la tradicia ikonografio de la juna paŝtisto de la Malnova Testamento; mankas krome la ŝtonĵetilo (sed la dekstra mano tenas ŝtonon) kaj la forhakita kapo sub la maldekstra piedo ne montras ian kontuzon, kiu estus videbla se temus pri la giganto Goljato. Pro tiu ikonografia ambigueco multaj historiistoj nomas la verkon “Davido-Merkuro”. Ĉiukaze, akceptante la unuan kaj tradician hipotezon, la biblia Davido bildigita de Donatello ne estis konceptita kiel heroo forta kaj memfida, sed kiel adoleskanto aparte pensema, kun vizaĝesprimo nekaptebla, melankolia, enigma: karakterizo ideala por klasikstile emfazi tendencon al individuismo, samtempe valorigante idealan belecon spiritan kaj fizikan Pere de la pozicio de la korpo kaj de la tuta kunmetaĵo Donatello sukcesas materiigi senton de malstabileco. La maldekstra kruro estas malantaŭenigita kaj apogiĝas malstabile sur la dehakita kapo de Goljato sed ne subtenas la pezon de la korpo, apogiĝanta male sur la dekstra kruro, vertikala rilate la konstruan akson, kun kokso emfazanta la fortan fleksiĝon de la pelvo. Tamen eĉ tiu kruro donas fortan senton de malstabileco, pro la piedo kiu ne trovas sekuran apogon kaj ŝajnas gliti.

La forta diagonalo desegnata de la glavo kaj havanta paralelaĵojn en la fleksita maldekstra brako, en la mlantaŭenigita maldekstra kruro kaj en la diagonalo de ĝi formata kun la busto, ŝajnas emfazi tiun ĝeneralan malstabilecon pro balanciĝo de la korpo dekstren, kvazaŭ ĝi estus falonta.
Ankaŭ la fizika strukturo de la figuro, karakterizita de muskolaro delikata, ne tre difinita, malcerta, adoleska, ŝajnas insisti, ĝin emfazante, pri tiu sento nekaptebla, ambigua, elglita; tiun senton emfazas ankaŭ la efeba volupto de la nudeco, ankaŭ kolore esprimata per delikataj lumaj rebriloj sur la bronzaj formoj, dum la pinta ĉirkaŭkronita ĉapelo enkadrigas vizaĝon kun esprimo samtempe melankolia kaj kontenta. Eble Donatello, modlante la adoleskan nudecon de Davido, ĉerpis inspiron el iu helena skulptaĵo, dum la vizaĝo prezentas grandegan similecon kun tiu de Antinoo, la favorato de imperiestro Hadriano diigita post la morto, bildigita de la imperiepokaj romianoj.

Kuriozaĵo: la reliefo troviĝanta sur la kasko de Goljato kaj bildiganta infanojn dancantajn sur ĉaro estas ŝajne imitaĵo de antikva kameo el agato apartenanta al la Mediĉa familio.

foto: arkivo de Homer State Tactile Museum